Group: Poems


Hajku - mi proponas temon "Aŭtuno"


Helena Tylipska
20 Oct 2009 - 9 comments - 2 344 visits- Permalink   |   Translate title into English

La Ter' surmetas
sian veston aŭtunan
- vual' nebula.

Venis al valo
la procesi' de ŝafoj
kun idaro

La sun' kovrita
ĝis naze de nub-ĉapel'
-malhelas la Ter'

Hundo fidela
buliĝita sur tero
-de paŝtisto kuseno
Latest comments - All (9)
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mia ibisko
ankoraŭ ruĝe floras
-Kisoj de suno.
15 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Montojn mi vidas
tra l' oro de l'foliar'
-la neĝ' min ridas.
15 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
En neĝe blanka brilo
beatec' kaj trankvilo.
15 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Lante alvenas
vintro blanke vestita
-steloj surteras.

Flugas sur teron
miloj da steloj el ĉiel'
-vintraj lampiroj.

Brilajn stelojn vi prenu
portu iln al nepo (al via nepo, kara Margita :-))
15 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
L' abel' sur la flor'
sub la suno aŭtuna
-Dolĉaj adiaŭoj.

Lasta renkonto
poste lasta forflugo
Restos "saŭdado"

(Mi permesis al mi poezian licencon uzante brazilan "saŭdado", ĝin mi plurfoje aŭdis inter esperantistoj)
15 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)