All articles concerning %name%

Photos | Documents | Articles
    
  • Kokkathundazenas kvaro - ektimiĝas rabistaro

    " La Bremenaj Urbmuzikantoj " estas unu el la plej konataj germanaj fabloj, konata al ĉiu infano ĉi-landa. La maljunaj, kadukaj azeno, hundo, kato kaj koko, forpelitaj de siaj mastroj, ĉar ne plu "utilaj", fortimigas rabistojn kaj liberigas la urbon Bremeno de tiu plago. ...

  • skrape-skrap', sen ia honto

    Wilhelm Busch (1832-1908) estas unu el la praavoj de bildstriaj rakontoj (komiksoj). Lian "Max und Moritz" de 1865 (!) konas ĉiu germana infano eĉ nuntempe. Kvar tradukoj al Esperanto estas publikigitaj, pliaj ekzistas en tir-kestoj - daŭre granda lego-plezuro kaj unuaranga lernejo pri traduk-arto. Du tekstetojn ni prezentas ...

  • "Kanajloj!... Gluuloj!... Senŝuuloj!..."

    Trogloditoj!... Ĉuk-ĉuk-ŝaftoj!... Sovaĝuloj!... Aztekoj!... Ranoj!... Tapiŝvendistoj!... Ikonoklastoj!... Sentaŭguloj!... Ektoplasmoj!... Rivermaristoj!... Volapukistoj!... Galeopitekoj!... Leptinotarsoj!... Fuĝuloj!... Makakoj!... Parazitoj!... Vafloferoj!..." - ĉu vi rekonis la afablulon? 'stas kapitano Hadoko el la bildstria rakonto (komikso) "Tinĉjo kaj Miluo". Martin Weichert prezentas belan kaj ŝatindan superrigardon pri la ĝenro en Esperanto - nepre ne nur por infanoj ...

  • Miraklaj aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927)

    Serĉante iun libron, mi ĵus retrovis flavan kajeron kun la supra titolo: La (probable) unua originala bildstria rakonto de Esperanto, pleniganta tutan libreton de 75 paĝoj. Laŭ la stilo de la "germana prapatro de la komikso" Wilhelm Busch (1832-1908) la Longkrurulo de Dreves Uitterdijk aventuras en la stomako de baleno, ĉe Norda Poluso, "inter la turkoj" ktp. ĝis kiam lin trafas terura (ĉu?) sorto: ...