Keyword: marso
-
Cezar: Kiam la marsanoj venis (rimpoemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-kiam-la-marsanoj-venis-rimpoemoj.html Cezar Kiam la marsanoj venis Kiam la marsanoj venis, ili ĉiujn homojn benis. En la noktoj ili helis kaj en lumovestoj belis. La urbestro ilin vokis, sed kolegoj multe mokis. Ĉar afablis la marsanoj, ne minacis krudaj manoj. Iluminaj marsfiguroj servis nur al lumplezuroj. Ne militon ili volis, sed tutcerte ili drolis. PS: drola = komike stranga