Keyword: ethnologue
-
Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon
La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…
-
Endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo
Laŭ raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo bangladeŝa, The Daily Star , la indiĝenaj lingvoj khumi (cnk), khijang (csh), kaj pankho (pkh) ĉiu havas malpli ol 2 mil da parolantoj; kaj alarme malgrandiĝas la nombro de parolantoj de kuruk (kru), koĉ (kdq), patra (?), kaj haĝong (haj). (Post ĉiu lingvonmo aperas la trilitera kodo kiun uzas la datumbazo Ethnologue . Tiu datumbazo ne mencias la lingvonomon "patra". Pri la lingvo kaj la indiĝena komunumo, mi trovis mallongajn informojn en la…