Keyword: klaŭno
-
Cezar: Klaŭn' Esperanto (poemo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-klaun-esperanto-rimpoemo.html Klaŭn' Esperanto Klaŭn' Esperanto, la ĝojperiganto, nodas sin gaje kravaton al banto. Klaŭn' Esperanto kun sia lekanto haltas survoje surkape por kanto. Klaŭn' Esperanto, sopirogiganto, saltas eĉ foje transkape pro vanto. Klaŭn' Esperanto, kamufloŝatanto, ĉevalas laŭ-Troje kun verda galanto.