Keyword: The Guardian
-
Legopovigo kaj gepatralingva edukado
La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio , la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon. Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiri…
-
Lernis la islandan en 7 tagoj?! La nekredebla Daniel Tammet
Hieraŭ mi legis kaj spektis intervjuojn kun la aŭtismulo Daniel Tammet. Laŭ la angla vikipedio , krom liaj grandaj matematikaj talentoj, li ankaŭ scipovas 11 lingvojn: la anglan (denaske), francan, finnan, germanan, litovan, rumanan, estonan, islandan, kimran, kaj Esperanton! Sian familian nomon li ŝanĝis al Tammet, elektante, laŭ intervjuo , la estonan vorton por la 'kverko' - 'Mi ĉiam amis la estonan. Kia vokalriĉa lingvo.' Li eĉ kreas lingvon. Ĝi nomiĝas Mänti - kiu devenas de…