Keyword: vodko
-
Hans-Georg Kaiser: Vodkobotelo, glaso kaj poeto (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Vodkobotelo, glaso kaj poeto Se la glas' rapide trinkas, la botelspegulo sinkas. "Vodkon lante trinku bone", diras la poet' admone. Se botel' pro em' bonkoras, ĝin la glas' des pli adoras. "Vodkokiso gustas bone", gluglas la botel' ĝojtone. "Vodko estas ĉarma nomo", tintas tuj la glas' laŭ homo. "Per kunpuŝ' ni ofte tintu, la poeta sprit' ne intu." Tre la glas' la vodkon ŝatas, ĉar ĝi la animon flatas. Ke detruas ĝi hepaton, eĉ ne vekas et-kompat…