Keyword: tove skutnabb-kangas

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon

    La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…

  • Renaskiĝis la anar-samea lingvo

    Tove Skutnabb-Kangas sendis tiujn ĉi informojn pri "serioze endanĝerigita" lingvo, la anar-samea . Suvi Kivelä, ĵurnalisto kaj direktoro de la anar-sameaj arĥivoj, reĝisoris 9-minutan filmon pri siaj bopatrino kaj du filoj, kaj la revigligo de la anar-samea lingvo (kiu havas ĉ. 350 parolantojn). La dokumentario (kun anglaj subtekstoj) spekteblas ĉi tie en YouTube. Tove informas nin, ke ĉiuj en la dokumentario parolas la anar-samean. La nuraj parolantoj de la finna estas la patro de la la…

  • Indiĝena infanedukado - nova E-libro

    Lastatempe aperis elektronika libro anglalingva Ĉu indiĝena infanedukado estas lingva genocido kaj krimo kontraŭ la homaro? Tutmonda superrigardo ( Indigenous Children’s Education as Linguistic Genocide and a Crime Against Humanity? A Global View ). La libro verkita de konataj aktivuloj Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Dunbar estis eldonita de Gáldu , norvega, rimedo-riĉa centro por la rajtoj de indiĝenaj popoloj. La antaŭparolo resumas la libron jene: "Kiel diras la titolo, la…

  • La angla donaco - recenzo

    Lastatempe aperis mia recenzo (anglalingva) de historio de la angla lingvo en Barato, This Gift of English , verkita de Alok Mukherjee [mukherĝi]. Ĝi legeblas en la aktuala numero de la beletra revuo Muse India . Mukherjee argumentas, ke la angla estis io ne nur altrudita al Barato, sed, ke troviĝis en la lando sufiĉe da elitoj (t.e. altkastanoj) kiuj bonvenigis la anglan pro siaj diversaj kialoj. Sociaj reformemuloj kiel Raja Ram Mohan Roy bonvenigis la anglan kiel modernigilon…

  • UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj

    Ŝajne okazis sukcesa aranĝo en Ĝenevo pri la aktuala situacio tutmonda de homaj lingvaj rajtoj. Detaloj plurlingvaj en la paĝaro de la simpozio . Laŭ Renato Corsetti aperos artikolo en la revuo Esperanto .