Keyword: lingvopolitiko
-
Ganao forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon
La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva , la ministro, profesorino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris. Interese, la ministro mem estas fakulo pri la angla kaj verkis multon pri afrika kaj ina literaturoj,…
-
Nitobe-simpozio pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado"
La sesa Nitobe-simpozio temos pri "Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado". Ĝi okazos 18-20an de julio 2013, en la Nacia muzeo de Islando, Rejkjaviko. El la (anglalingva) retejo de la simpozio : "La simpozio aparte fokusos sur la pliampleksiganta uzo de la angla kiel la instrulingvo en supera edukado, kaj la rezultoj, pozitivaj kaj negativaj, de tiu ĉi evoluo. La simpozio ankaŭ esploros alternativajn alirojn." Organizita ĉefe de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj…
-
Martin, la lingvokreonto
Hieraŭ mi (K) estis kun Martin (M) sola dum la tuta tago. Posttagmeze ni sidis sur la balkono kaj dum mi fermis la okulojn li manĝis glaciaĵon. Subite li ekparolis (1) M: Mi volas fari novan lingvon.