Keyword: anekdoto
-
Balzac kaj lia tajloro (anekdototraduko)
Balzac kaj lia tajloro La franca verkisto Balzac neniam havis monon. Estas ja vere, ke en sia skriboĉambro li posedis ŝrankon kun speciala tirkesto por mono; sed tiu ĉi tirkesto estis ĉiam malplena, ĉar la fama viro neniam posedis cent frankojn kune. Kontraŭe, li havis ŝuldojn.Tiom da ŝuldoj, ke lia tuta vivo estis senĉesa batalado kun la kreditoroj. Iun tagon, ĉirkaŭ tagmeze, kiam la verkisto kuŝis ankoraŭ en la lito (ĉar li preferis labori dum la nokto) lia tajloro eniris e…
-
Aŭgusto Monterroso: Fido kaj montoj (fablotraduko)
Aŭgusto Monterroso Fido kaj montoj Ĉe la komenco la fido transigis montojn, se tio estis necesa, tiel, ke la pejzaĝo dum jarmiloj restadis sen ŝanĝoj. Sed kiam la fido komencis disvastiĝi kaj la homoj trovis plaĉon pri la penso transigi montojn, tiuj montoj faris nenion alian krom moviĝi tien kaj tien, kaj ĉiufoje fariĝis pli komplike trovi ilin ankoraŭ ĉe la la sama loko, kie oni lasis ilin en la nokto antaŭe, cirkonstanco, kiu kompreneble kreis pli da problemoj ol ĝi solvis…
-
Günter Kunert: La maŝino (fablotraduko)
fotis Davis S-n Günter Kunert La maŝino Majeste kaj en sola grandeco ĝi etendiĝis ĝis supre al la fabrikhala tegmento; samtempe kreante la imagon esti monumento de la erao kaj sama al tiu: stamfanta, plena de danĝeroj, monotona kaj sufiĉe troigita. Kaj antaŭ ĉio : Ĝi produktis nur kaj sole per kontraŭaj movoj de diversaj fortoj, pere de bridata antagonismo de ĉiuj siaj partoj. Sed en tiu mirinda siste…
-
Anekdototradukoj pri Ringelnatz
Fruaj influoj Ringelnatz havis en Wurzen infanvartistinon, kiu timigis lin. Tiel ŝi kondukis la apenaŭ kvar jarojn aĝan en la urbon, kiam la superakvega rivero Mulde inundis la stratojn, kaj ŝi minacis lin per tio, ke ŝi diris, ke la superakvego altiĝos plu. Ofte ŝi kondukis la kriante protestatantan infanon en tombejon „antaŭ krucon, je kiu estis najlita granda timiga nuda viro. „Neniu miraklo, ke Ringelnatz uzis la unuan bonan okazon por eskapi. Amiko de la patro vidis la bubeton sur…
-
kulpo kaj kialo
Iu estis batanta sian edzinon. La najbaroj ariĝis kaj demandis lin kial vi batas ŝin? kio estas ŝia kulpo? La viro respondis: Se mi scius kion ŝi kulpis, nepre mi mortigus ŝin.
-
nacieco de Adamo kaj Eva!
Anglo, Franco kaj Iranano estis konsiderantoj de la vivo de Adamo kaj Evo en la paradizo. La anglo diras: Kia silento, kia respekto, mi certas ke ili estas Britoj! La franco diras: Ili estas kaj nudaj kaj belaj, kondutas ame, mi certas ke ili estas francaj! La iranano diras: Nek vestaĵo nek hejmo, nur unu pomo por manĝi, krome ili stulte pensas ke ili vivas en la paradizo! cent pro cente mi kredas ke ili estas irananoj!
-
Paŭlo Coelho: Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco (anekdoto)
http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/paulo-coelho-galgo-en-peruo-au-libero.html Paulo Coelho Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco Malnova perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata, kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donit…
-
minaco
Mulao Nasredin iun tagon iras al vilaĝo kaj laŭte krias: "manĝigu kaj trinkigu min, malkaze mi faros samon kion mi faris kun la antaŭa vilaĝo". La vilaĝanoj ektiminte manĝigas kaj trinkigas lin. Post horo oni demandas lin: Kara mullao kion vi faris kun la homoj de la antaŭa vilaĝo? Nasredin respondas: Nu mi diris ilin manĝigu kaj trinkigu min! PS: tiu ĉi rakonto nenian rilaton havas kun ajna politika okazintaĵo!?
-
Hans-Georg Kaiser: Pri papago kaj Aleksandro de Humboldt (anekdoto)
Mirinde desegnis tion Igorj Ĥomjakov por la gazeto "Fenestro", kie estis publikita la anekdoto. Hans-Georg Kaiser Anekdoto pri papago kaj Aleksandro de Humboldt De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 entreprenis Humboldt kun Aimé Bonpland la faman esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko. Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio Negro Humboldt malkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj klare distingeble homajn son…
-
internacia konkurso kiel kapti leporon!
Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon. Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas. Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon. Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon. Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego. La nigra ursego a…