Ĉe la komenco la fido transigis montojn, se tio estis necesa, tiel, ke la pejzaĝo dum jarmiloj restadis sen ŝanĝoj.
Sed kiam la fido komencis disvastiĝi kaj la homoj trovis plaĉon pri la penso transigi montojn, tiuj montoj faris nenion alian krom moviĝi tien kaj tien, kaj ĉiufoje fariĝis pli komplike trovi ilin ankoraŭ ĉe la la sama loko, kie oni lasis ilin en la nokto antaŭe, cirkonstanco, kiu kompreneble kreis pli da problemoj ol ĝi solvis.
La bonaj homoj tial preferis lasi la fidon, kaj nun la montoj normale restadas starantaj sur sia loko.
Se sur strato okazas terglitado, kies viktimo fariĝas kelkaj vojaĝantoj, jen tial, ĉar iu, proksime aŭ malproksime, ankoraŭ havas restaĵon de la fido.
trad. Hans-Georg Kaiser laŭ germana traduko el la libro: "La bovo kaj la harpoludo", Fabloj el la tuta mondo, p.329
https://cezartradukoj.blogspot.com/
mi nur nun legis tion, post dek jaroj! – kaj vi pravas, kiel ofte.
Dankon!
PS: Germanoj havas proverbon, kiu nomiĝas: La kredo trasigas montojn." Tio misvojigis min. Tamen, ofte kredo kaj fido estas la sama, ĉu ne? Do, tute simpla la afero ne estas kiel traduki la fablon.... Sed mi preferas vian opinion, ĉar temas pri pli ol la kredo, temas ankaŭ pri konfida naiveco kaj blinda fido ktp.... certe...
Via Cez!
Sign-in to write a comment.