Keyword: SAT
-
(EO) — Plue ŝvebas la ombro de Léon Bérard sur la ministerio de nacia edukado
Antisemito, Léon Bérard ( berar ) estis, de 1921 ĝis 1924, ministro de tio, kion oni tiam nomis Publika Instruado. Plurfoje ministro pri Justico en tri registaroj de Pierre Laval (1932, 1940 kaj 1944, mortpafita en 1945 pro nacia perfido), li fariĝis ambasadoro de la reĝimo de Vichy (kunlaborema kun la nazioj) en Vatikano de 1940 ĝis 1944. La Franca Komitato de la Nacia Liberigo deklaris lin neelektebla fine de la milito pro lia subteno al la plena regpovo de Pétain, unue kondamnita al morto kaj poste dumvive malliberigita pro nacia perfido.
-
La forstrekita pastro
Ĉiu, kiu iom serioze okupiĝas pri Esperanto kaj ne nur "bonlingvisme" klarigas al si la mondon per mesia libro , probable konas la nomojn de la aŭtoroj de Plena Vortaro 1930, la "patrino" de nia PIV 1970-2002-2005: Grosjean-Maupin , Esselin , Grenkamp-Kornfeld kaj Waringhien . Ĉu vere ĉiuj?
-
Esperanto-filmo
Esperanto-filmo (?) La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti profesian filmon pri Esperanto. Por tio la kooperativo dungis la filmiston Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier) kaj zorgas pri la filmado. Dominiko Gaŭtiero komencis filmi en novembro 2009. La filmo devus aperi en marto 2011. La titolon de la filmo ni ankoraŭ ne elektis. La Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) ekigis ambician projekton : temas pri la produktado de profesia dokument-filmo pri…
-
Nova PIV... elŝuteblas
Jes, ankaŭ mi komence ne kredis, tamen... Do iu skanis la tuton... Aŭ eĉ rabakiris la porpresejan dosieron kaj jen dishavigas. Jes ja, la aŭtora rajto kaj tiel plu. Ĉu regata de anarkiistoj SAT procesos? Legu plu: bit.ly/9dj78g