Keyword: masko
-
Hans Gerlach: Indoneziaj maskoj (foto) + Hans-Georg Kaiser: Masko, morto, rido (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Masko, morto, rido Kiu la vivon fidas, nu, tiu multe ridas. Li ridas eĉ postmorte, el masko, senvorte. Se hom' laŭmaske krudas, sin ties masko trudas; ĉar tia homo mortas kaj nur la masko fortas. Se viv' nur masko estas, la mask' postmorte restas. Se viv' eĉ maske ridas, eĉ Morto ĝin ne bridas. PS: Jen la foto , por kiu mi verkis la poemon. La supra foto estas el la sama serio. (HGK) https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Cezar: Submaske ( —laŭ ĉinesko Yumeiren)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-submaske-rimpoemo-au-cinesko.html Cezar Submaske —laŭ ĉinesko Yumeiren Se homoj sin komprenus, kunen eĉ venus, amikeco avancus, eĉ sur la stratoj ni ekdancus. Sed kreskas miskomprenoj kaj fisintenoj. Homoj homojn ne fidas kaj nur la maskoj dancas, ridas.
-
Oni malkovris la fonton de Porka Gripo !
Oni malkovris la fonton de Porka Gripo . Jen: kaj se vi bezonus uzi maskon kontraŭ la gripo jen kelkaj freŝaj maskmodeloj: http://tanzbazar.blogspot.com/2009/06/blog-post_14.html