Keyword: orgeno
-
... el la supro sonas la laŭdo de Dio
Orgenoj fascinas multajn homojn. La imponaj muzikiloj troveblas en ĉiu iom pli granda kristana preĝejo, en kirkoj kaj katedraloj. El la supro ili majeste disaŭdigas la kredon por kredantoj. Por nekredantoj ili almenaŭ estas objektoj de elstara kultura valoro multaspekta. Iom klere paroli pri ili tamen nur malmultaj fakuloj scias. Feliĉe, ke ni disponas pri Orgena Vortaro ...