Keyword: nubo
-
Nâzım Hikmet: Super la maro la bunta nubo (prozpoemtraduko) - Denizin üstünde ala bulut (turka originalo) - Über dem Meer die bunte Wolke (prozpoemtraduko germanen)
Nâzim Hikmet Super la maro la bunta nubo Super la maro la bunta nubo Sur tio la arĝenta ŝipo En ĝi la flava fiŝo En la profundo fuko blua Sur la bordo nuda viro Li staras tie kaj pripensas Ĉu mi estu la nubo? Ĉu la ŝipo? Ĉu la fiŝo? Ĉu eble la fuko? Nek nek! La maro vi estu, filo mia! Kun ties nubo, Kun ties ŝipo, Kun ties fiŝo, Kun ties fuko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Nâzim Hikmet Denizin üstünde ala bulut…
-
Hans-Georg Kaiser: Nuboj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Nuboj Ni rigardis longe nubojn kaj do perdis ĉiujn dubojn, ke la vivo tamen belas, se ni ion belan celas. Ni rigardis nubkastelojn, eĉ delfenojn, blankajn velojn. Kaj interne ni jubilis, ĉar la tago hele brilis. Ni rigardis sur herbejo en floranta elizeo. Kuŝis mi kun mia kara, bela horo senkompara. Rimarko: Elizeo estas en la greka mitologio ejo por feliĉuloj, do paradizo, sed jam transmonde. http://cezaroriginaloj.blogspot.de
-
Cezar: Identeca krizo (poemeto)