Keyword: po
-
La kor-varmiga vorto
Ni jam vidis , ke po dekomence estis "akcidentita" vorto, la tradukoj al franca, angla kaj germana malĝustaj. Postaj korektoj faris la aferon ne pli bona, eĉ male. Idealaj kondiĉoj do por fariĝi unu el la plej multe diskutitaj detaloj de Esperanto dum pli ol cent jaroj. Kaj tiel okazis ...
-
Po - kien fekas la diablo unu fojon ...
Michael atentigis pri misuzo de po en Vikipedio kaj ni iom ekdiskutis pri tiu "diabla vorto", kiu estas malfacila por multaj. Jen iom pri ĝia deveno.