Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

452 visits


Frans Haacken: Django (traduko de bildorakonto) PDF


Frans Haacken: Django (traduko de bildorakonto) PDF Sign-in to download this doc.
Not registered yet?

***

Aŭtoro: Frans Haacken
Titolo: Django

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser kaj Frank Vohla de la klubo Karapaco en klubvesperoj laŭ la bildorakonto „Django de Otto Maier eldonejo Ravensburg en Germanio.

aranĝis Frank Vohla kaj Hans-Georg Kaiser

FINREDAKTO
je la 11-a de aŭgusto en la jaro 2016

La vivo de Django Reinhard instigis la desegniston Frans Haacken pri la bildorakonto DJANGO. Frans Haacken tre admiris tiun eksterordinaran ciganon,kiu naskiĝis en la jaro 1910 en Belgio kaj mortis en 1953 kiel prijubilata ĵazomuzikisto.

Dum sia infaneco Django migris kun sia familio tra partoj de Eŭropo. Li ludis violonon, banĵon kaj gitaron. En 1928 kripliĝis lia maldekstra mano post brulo en cigana kampadejo. Diligente kaj plena de energio li sukcesis ludi plu kaj fariĝi unu el la plej elstaraj ĵazmuzikistoj en la tridekaj jaroj de la antaŭa centjaro.

Django Reinhardt fariĝis la unua grava ĵazmuzikisto en Eŭropo. Liaj sondiskaj registradoj en la fama "Hot Club de France" en Parizo estas neforgeseblaj dokumentoj de la ĵazmuziko. Kiu havas iam okazon aŭdi lian muzikon en tre bona kvalito, ekzemple en ciganklubo en Parizo aŭ en la naskiĝdomo de Django, tute certe estas fascinita pri tiu muziko, kiu esprimas universon el sentoj. Laŭdire li verkis tri mil kantojn, kaj ĉiu el ili estas alia, ĉiu estas originala juvelo, kiu pruvas, ke ni ĉiuj sen tiu ciganmuziko estus malpli riĉaj je sentoj, je ritmo, je fiero, je humuro, je nehipokrita ĝojo kaj je aŭtentika malĝojo. (HGK)

***
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.