2 favorites     1 comment    431 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non-Commercial + no derivative

431 visits


Strandkorbsidiloj aŭ pli detale dirate: strandkorbaj dometoj por ripoze kuŝi aŭ dormi (germane simple: strandkorboj)

Strandkorbsidiloj aŭ pli detale dirate: strandkorbaj dometoj por ripoze kuŝi aŭ dormi (germane simple: strandkorboj)

, have particularly liked this photo


Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Estas sidilo, sed, se oni ŝovas la tegmenton malsupren, oni eĉ povas kuŝi kaj dormi en ĝi, la kestoj sube estas elŝoveblaj, por la piedoj. La strandkorbsidilo aŭ pli precize formulate strandkorbripozilo aŭ eĉ strandkorba dometo, estas tre agrabla ilo por povi pigri, por esti gardata kontraŭ tro da Suno kaj vento. Eĉ kiel tresoroj ili servas, se oni volas forlasi la plaĝon por tagmanĝi ktp, ĉar ili fermeblas per ligna kadro kaj ŝlosileto. Ĉe Balta Maro en Germanio tiuj domformaj mebloj estas kvazaŭ kultobjekto, de ĉiuj turistoj tre ŝatataj, kvankam ili kostas ĉirkaŭ sep eŭrojn po tago. Ankaŭ Donjo kaj mi ŝatas ilin, ni vere amas tiujn belajn meblojn, kiuj estas ankaŭ artaĵoj, mirakloj de utila beleco, ĉu ne? Se mi volas foje pigri hejme, mi revas pri tia strandkorbdometo ĉe Balta Maro:). Kia bela sento, sidi en ĝi, revi kaj legi en ĝi kaj forgesi la tempon kaj la mondon... ni tre ĝuis tiun agrablan senton dum nia forpermeso.

Amike, Cez!
12 years ago. Edited 12 years ago.

Sign-in to write a comment.