
Vortaroj, terminaroj
05 Sep 2015
Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935
Jen la frontispico de la vortaro Esperanto-Ido de ĉ. 1935, vd. la titolpaĝon apude.
Mi dankas al sinjoro Hilary Chapman pro la afabla alsendo de la skanaĵoj.
06 Sep 2015
Vortaro Esperanto-Ido, ĉ. 1935
Specimena dupaĝo (komenco de lit. P). Titolpaĝon vd. apude. Dankon al sinjoro Bill Chapman.
21 May 2016
1 comment
Ŝlosilo portugala (titolo)
Ĉefeĉ-ŝlosilo de la portugala, ĉ. 1930 (?). Atentu la malnovan landonomon "Brasilio" (nun Brazilo). Plia foto apude.
Pri la Ŝlosiloj vd. en Berlina Komentita Bibliografio de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2015) - BKB, elŝutebla tie ĉi: esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro .
21 May 2016
Ŝlosilo portugala, ĉ. 1930
Ĉefeĉ-ŝlosilo de la portugala, ĉ. 1930 (?). Atentu la malnovan landonomon "Brasilio" (nun Brazilo). Plia foto apude.
Jen la vortareto de la Ŝlosilo. Pli detale vd. en Berlina Komentita Bibliografio de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2015. BDK estas senkoste elŝutebla de
esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro .
02 Aug 2016
Kabe, Vortaro, 1910
La unua kompleta difinvortaro de Esperanto el la epoko de Zamenhof. Ĝia influo etendiĝas ĝis la nuna PIV 2005.
Ĝi reaperis kiel vol. 7 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK VII), ĉar ĝi estas grava helpilo por eltrovi la "veran sencon" (vd en la 4a alineo de la Antaŭparolo - A 4.5) de vortoj en la Vortaro Oficiala (vd. en BK II).
Elŝutu de esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter