
Vortaroj, terminaroj
01 Aug 2012
1 favorite
Anglaj AK
Jen la unua paĝo de la (man-skribita!) originalo de la Akademiaj Korektoj (AK), angla parto. Klaku sur la lupeo por pli bone legi ĝin (jpg-dosiero de 5 mb). Pri la Vortaro Oficiala legu pli tie ĉi: www.ipernity.com/blog/bernardo/442529 .
02 Aug 2012
Rusaj AK
Jen la dua paĝo de la rusaj Akademiaj Korektoj (AK), same manskribitaj kiel la anglaj (vd. apude). Maldetala jpg-dosiero de nur 133 kb. Pri AK legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/399691 .
02 Aug 2012
Rusaj AK (granda)
La sama specimena paĝo kiel la apuda, sed la originala skanaĵo de ĉ. 3 mb.
01 Feb 2007
Azorin 1955, bio-
Specimena paĝo 143 el Azorin, Ilustrita Vortaro de Esperanto, kun la kombinoj kun "bio-".
19 Jul 2015
Builthuis, Woordenschat 1931
Bulthuis, H.J.; Dominicus, F.C. Esperanto-Woordenschat. Een verzameling van woorden en uitdrukkingen uit de dagelijksche omgangstaal. Voor cursussen en voor zelfonderricht. Rotterdam: Nijgh & Van Ditmar 1931. 114 p. — 22,5x15 cm (ĉ. A5).
Sisteme ordigita vortaro de vortoj kaj esprimoj en 41 ĉapitroj, ekz.: La homa korpo, Sano kaj malsano, La familio, La domo, Mebloj k.t.p. Ĉap. 42 temas pri internacie kompreneblaj proverboj. Spec. (komenco de ĉap. 14 "Fiets en auto" - "Biciklo kaj aŭtomobilo"):
Een motorfiets. - Motorbiciklo.
Een luchtband oppompen - Aerplenigi pneŭmatikon.
Een defect aan den motor. - Difekto en la motoro.
Het spatbord; de rem; het stuur. - La kotŝirmilo; la haltigilo, la bremso; la direktilo.
Nederlanda → Esperanto
Cit. laŭ BKB 2015: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .
19 Jul 2015
3 favorites
Dmitriev, Oficiala Radikaro Esperanto-Rusa 1920
Dmitriev, V[ladimir] A. [W]. Esperanta-rusa vortareto. Oficiala radikaro de la lingvo “Esperanto” - Esperantsko-russkij slovar’. Oficial’nyj korneslov jazyka “Esperanto” [W]. S. Peterburg: Librejo “Esperanto”, [1914]. [4], 120 p. — pr. Šrader. 14x11 cm. BIL 3040.
2a eld. Korno: Korna Societo Esperantista, [1920]. Dresden: Ader & Borel, [1920]. 139, 1 p. — pr. Hille, Dresden; "havebla ĉe Ader & Borel, Dresden". 15x12 cm broŝ. Enhavo: Ĉiuj radikoj de UV kaj de la aliaj partoj de FdE, de OA 1 kaj de la propono de AdE por OA 2 de 1913 kaj 1914, sume 4370 radikoj kaj 4708 vortoj. Krome: Rusa FG, listo de ĉiuj propraj nomoj en FdE, rusa trad. de BD kaj aldona listo de proponitaj "neologismoj" (p. 133-139). Rec.:
— 1929: BIL 3040: „en aldono: aklami, amara, anso, aviado, bulteno, civito, ĉifro, garni, graki, inaŭguro, konvergi, lavurso, menso, orta, pivoto, rivalo, simuli, sparvo, stufi, ŝoki, termo, uzino, vervo, k.m.a.“ (probable ĉerpitaj el Stojan 1913).
Esperanto → rusa
Cit. laŭ BKB 2015: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB
20 Jul 2015
Tišlar, Frekvencmorfemaro 1982
Tišlar, Zlatko (1945- ) [W]. Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto. Zagreb: Internacia Kultura Servo [IKS] s.j. [1982]. 41 p. — A5 broŝ. Baziĝas sur 60.000 vortoj surbendigitaj dum UK kaj IJK en 1979 (4352 frazoj, en kiuj estis uzitaj entute 1343 div. morfemoj). Spec. 1 (frekvenclisto de n-ro 100 - la dua n-ro donas la absolutan nombron de trafoj):
100. - 61 - si
101. - 60 - ŝajn
102. -59 - ver
103. - 58 - uj
Spec. 2 (Listo de morfemoj laŭ alfabeto - komenco de lit. P):
866. paĝ 5
867. pag 28
868. pak 2
869. palp 1
870. pan 3
Cit. laŭ Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter