Bernard Stollman la fondinto de la avangarda usona sendependa diskeldonejo ESP-Disk' forpasis la 20an de Aprilo je aĝo de 85 jaroj.
La unua eldono de ESP-Disk' estis la esperanto-albumo "Ni Kantu en Esperanto" de Albert Ayler aperinta en la komenco de la 60aj jaroj.
Jen artikolo pri Bernard Stollman verkita en la angla de lia frato Steve Stollman
news.espdisk.com/archives/1414
Legu pli pri Bernard Stollman en la gazeto "LA Times" ĉe www.latimes.com/local/obituaries/la-me-bernard-stollman-20150429-story.html
Flo de Vinilkosmo konatiĝis kun Bernard okaze de la Universala Kongreso en Montpellier en 1998..
Vinilkosmo aparte omaĝas tiun pioniron de la sendependa eldonado.
La albumo "Ni kantu en Esperanto" akireblas rekte ĉe ESP-Disk' : www.espdisk.com/official/catalog/1001.html
Sign-in to write a comment.