Penis Canina estis fondita fare de tri kamaradoj el Ivanovo - Maks, Vovoboy (Vladimir) kaj Lidger (Aleksej).
La unua provludo okazis 19 junion 2013. Maks drumis, Vovoboy kaj Lidger de provludo al provludo vice provis kanti, basumi kaj gitarumi.
La unua koncerto okazis aŭguste en provludejo en Ivanovo. Vovoboj - gitaro, Lidger - baso, Max - drumoj, kaj ankaŭ al la grupo aliĝis nova kantisto Bob. Bob verkis siajn proprajn tekstojn en la rusa, sed post la gigo li ne plu partoprenis en Penis Canina.
Fine de la somero Maks lasis la bandon, ĉar translokiĝis en alian urbon.
La grupo ekserĉadis novan drumiston. Vintre estis trovitaj portempajn muzikistojn - Den (drumoj) kaj Kayan (baso). Tiel kvarope printempe estis ludita en koncerto "Shitfest" memorganizita de Penis Canina por si kaj amikaj bandoj el Ivanovo kaj Moskvo.
Somere Penis Canina partoprenis ankaŭ en du grandaj koncertoj. En ambaŭ kun la bando ree ludis Maks. Unua koncerto estis kun japana nojzgrinc-duopo "Sete Star Sept" en Ivanovo kaj aliaj ivanovaj grinc-grupoj. La dua estis la internacia nojz-festo "Optimalinija II" en Moskvo, kie ankaŭ partoprenis itala "Bestial Vomit" kaj steluloj de rusa nojzo.
Post tio la bando ĉesigis ajnan aktivecon kaj disiĝis. Tamen vintre aperis nova drumisto, Zamechen kaj gitariston, George, ambaŭ el bando "MarrowDeath".
Penis Canina reviviĝis kaj nun denove aktivas.
Dum sia ekzisto Penis Canina eldonis du kompil-kasedojn, unu kun china "Torturing Nurse" kaj alia kun indonezia "Oral Protection".
Tie estas registraĵoj de fruaj provludoj de 2013.
Penis Canina nun havas kantojn en la pola, ĉeĥa, estona, esperanto, angla, germana kaj rusa.
Lidger - blekoj
Zamechen - drumoj
Violent George - gitaro
Retejo por aŭskulti : soundcloud.com/penis-canina
Sociaj retejoj kie kontakteblas la bando:
vk.com/peniscaninanxc
www.facebook.com/penizcanina
twitter.com/Penis_Canina
Sign-in to write a comment.