Oktobro 2016

Informletero de Vinilkosmo n-ro 41
pri aktuala esperanto-muziko

ENHAVO
- Grava novaĵo: la 3a versio de Vinilkosmo-mp3.com lanĉita
- Retrospektivo de la album-aperoj en 2016 en la katalogo de Vinilkosmo
- Novaĵoj pri la ABONKLUBO de Vinilkosmo kaj 1D tuŝ
- Eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2017
- Diversaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Saluton ,
jen finfine la nova Informletero por informi vin pri la plej lastaj novaĵoj okazintaj ĉe VINILKOSMO kaj fari retrospektivon pri la gravaj okazaĵoj de 2016.

Antaŭ ĉio ni ĝojas prezenti al vi la trian version de nia elŝutejo kiu enhavas gravajn ŝanĝojn kaj pli sekuran aliron,

Sekve ni prezentos retrospektive la novajn eldonojn de la jaro 2016, kun la reeldonoj bitformaj de du malnovaj elstaraj albumoj de Persone kaj la plej freŝa apero de la KD de BaRok-Projekto.

Ni donas ankaŭ novaĵojn pri la ABONKLUBO kaj la justa elsendfluejo 1D tuŝ, kaj fine ni parolos pri la eldonprojektoj de 2017.

Jen ne malmultaj novaj muzikoj por gajigi viajn jarfinfestojn kaj ekprepari viajn donacojn ...
Ni jam anticipe donas la bondezirojn por la jarfinfestojn ...
Kaj invitas rendevui ĉi tie por la venonta informletero aperonta dum la jaro 2017..

Dankegon pro via interesiĝo kaj subteno al la muzika agado de Vinilkosmo
Plej muzikajn bondezirojn de la tuta Vinilkosmo-Teamo.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Grava novaĵo: la 3a versio de la elŝutejo lanĉita
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Post entrudiĝo en nian elŝutejon ni estis devigitaj fari ĝisdatigojn kaj aldoni pli freŝajn sekurigilojn.
Ni profitis la okazon por ankaŭ renovigi la logotipon, la aspekton de la ĉefpaĝo, kaj ankaŭ eksperimenti la unuan KD-vendadon en nia elŝutejo...
Efektive, ekde nun estas komplike aldoni novajn albumojn en la reta diskoservo vinilkosmo.com kiu tre malnovas kaj kiun ne plu eblas modifi sen ĉion refari.
Momente ĉiuj aliaj KDoj daŭre disponeblas kaj akireblas tie en la reta diskoservo.

Ekde nun la unua KD vendita en la elŝutejo estas la plej laste aperinta el Brazilo, nome Sovaĝa animo de BaRok-Projekto. Sekvaj aperontaj KD-albumoj disponeblos nur tie, kune kun la bitaj albumoj.

Krome por inaŭguri tiun ĉi trian version de nia retejo, ni reeldonis bitforme la du elĉerpitajn KD-albumojn de Persone, En la spegulo kaj Povus esti simple por ilin malkovri aŭ remalkovri.

Jen plia kialo por viziti la 3an version de la elŝutejo vinilkosmo-mp3.com


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Retrospektivo de la album-aperoj en 2016 en la katalogo de Vinilkosmo
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Antaŭ ĉio ni volas mencii ke Dank' al subtenoj ricevitaj por antaŭmendi kaj ankaŭ per la aliĝoj al la ABONKLUBO, ĉiuj tiuj projektoj povis efektiviĝi !

La unua apero bitforme okazis en aprilo kaj sekve junio 2016 estis riĉoplena en novaj esperanto-muzik-albumoj per la aperoj de la fizika KD-albumo jOmO okcitanas kaj la bitaj albumoj Bosniumas kaj Kompendium.
Sed ankaŭ julio abundis per la apero de la bita albumo Sovaĝa animo kaj la fizika KD de Espo Despo. Fine la KD-albumo de BaRok-Projekto aperis en septembro.
Prezentaj detaloj pri la albumoj kaj pri la artistoj legeblas en la ĉi-subaj ligoj.

Aperoj la 15an de junio 2016:
- La KD albumo jOmO okcitanas de la tuluza artisto JoMo (Jean-Marc LECLERCQ): Mondmuziko (okcitana muziko en esperanto)


La fizika albumo jOmO okcitanas sur KD disponeblas en la reta diskoservo ĉe: www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd128&lng=e

La bita (mp3- ogg) albumo disponeblas ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html
en FLAC : cd1d.com/fr/album/jomo-okcitanas
- en justa elsendfluo (Abonantoj) : music.1dtouch.com/artists/8085
- Video : youtu.be/dRb_V72KQYg
- Artista paĝo : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149.html
«»«»«»

- La albumo Bosniumas de Espo Despo (Danio/Bosnio)
Mondmuziko (tradicia bosna muziko en esperanto)
La bita (mp3- ogg) albumo Bosniumas de Espo Despo disponeblas ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135/2-bosniumas.html
- FLAC : cd1d.com/fr/album/bosniumas
- Justa elsendfluo (abonantoj) : music.1dtouch.com/labels/183
- La Fizika albumo sur KD aperis la 22an de julio 2016 ĉe www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd129&lng=e
- Artista paĝo: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135.html
«»«»«»

- La bita albumo Kompendium de Solotronik (Hispanio/Pollando)
Elektronik-Triphopo-ĝangal'.
Album' "Kompendium" de Solotronik

La bita (mp3- ogg) albumo Kompendium de Solotronik disponeblas ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/solotronik-112/3-kompendium.html
- FLAC : cd1d.com/fr/artist/solotronik
- Justa elsendfluo (abonantoj) : music.1dtouch.com/artists/8083
- Artista paĝo: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/solotronik-112.html
«»«»«»

Apero la 13an de julio 2016 (Tutmonda Rok-muzika Tago):
-La albumo Sovaĝa animo de BaRok-Projekto (Brazilo)
Metalo – Potencmetalo
Album' "Sovaĝa animo" de BaRok-Projekto
La bita (mp3- ogg) albumo Sovaĝa animo de BaRok-Projekto disponeblas ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html .
- Justa elsendfluo (abonantoj) : music.1dtouch.com/artists/88618
- La Fizika KD-albumo aperas la 26an de septembro 2016 en Brazilo kaj ĉe :

- Artista paĝo: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
«»«»«»

Aperoj la 26an de septembro 2016
- Bitaj reeldonoj de la elĉerpitaj KD-albumoj de Persone (eksbando el Svedio)
Pop-roko
En la spegulo

En la Spegulo-Persone-500
La bita (mp3, ogg kaj FLAC) albumo En la spegulo de Persone disponeblas ĉe: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/persone-107/2-en-la-spegulo.html
- Justa elsendfluo (abonantoj) : music.1dtouch.com/artists/7834

kaj Povus esti simple
Povus esti simple-Persone-500

La bita (mp3, ogg kaj FLAC) albumo Povus esti simple de Persone disponeblas ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/persone-107/3-povus-esti-simple.html
- Justa elsendfluo (abonantoj) : music.1dtouch.com/artists/7834
- Artista paĝo: www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/persone-107.html

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Novaĵoj pri la ABONKLUBO de Vinilkosmo kaj 1D tuŝ
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Por la jaro 2016 la VK- ABONKLUBO atingis 104 abonantojn, kaj ni sukcesis plenumi ĉiujn promesojn kaj sendis al ĉiuj kiuj respondis siajn albumojn kaj T-ĉemizojn.
La pozitivaj rezultoj de la ABONKLUBO havis gravan efekton ĉar la abonsubtenoj tre efikis por aperigi la eldonojn dum la jaro.
En décembro 2016 la aktualaj abonantoj devos reaboni por la jaro 2017, sed necesus multe pli da abonantoj por plu daŭrigi la estontan produktadon kaj eldonadon de novaj muzikalbumoj.
Subtena helpo pere de abonado al nia muzika katalogo estas ĝis nun la plej bona alternativo kiu garantios pluvivadon de la muzika agado de Vinilkosmo.
Por la jaro 2017 necesus atingi 200 abonantojn por antaŭvidi bonan progreson de la eldona laboro por 2017 kaj konservi la retejojn en bona funkciado.
Do prepariĝu por aliĝi al la abonklubo por la jaro 2017 ekde novembro kaj decembro...abonante ĉi tie :
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html

Dankon pro via subteno al la muzika produktado kaj eldonado tra la abonklubo !

La katalogo de Vinilkosmo ĉe la justa elsendfluejo 1D touch (tuŝ) ampleksiĝas por la plezuro de la aliĝantoj al la ABONKLUBO de Vinilkosmo per la novaj eldonoj, sed ankaŭ per reeldonoj de elstaraj malnovaj albumoj interkonsente kun la artistoj.

Disvastigu la informojn pri la ABONKLUBO kaj varbadu pri ĝi ...
Efika varbado de Fernando Maia Jr en Rio de Janeiro!

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2017
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Por la jaro 2017 Vinilkosmo prilaboras diversajn novajn projektojn por Esperanto-muzik-albumoj.

- La bando Vojaĝo el Tuluzo, post longega laboro estas en fina studio-fazo por sia Bosa-ĵaza albumo Planedo nia.
Kovrilprojekto albumo de Vojaĝo - Planedo nia


- La regea artisto Jonny M finpreparas sian novan tutesperantan albumon Kreaktiva.
Kovrilprojekto albumo de Jonny M - Kreaktiva


Aliaj projektoj estas en preparo kaj pristudo (Jim petit, Krio de morto, Martin & la talpoj, Platano, reeldonoj, ktp...)

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
- Diversaĵoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Invitilo por konkurso Teo kaj Amo
Teo kaj Amo estas unu el la premioj de filmkonkurso Plej Bona Originala Muziko, kies premio estas senpaga partopreno en filmfestivalo en Ĉinio en aprilo 2017.
La organizanto de la konkurso, Ĉina Radio Internacia, invitas ĉiujn artistojn kaj muzikbandojn partopreni la konkurson!

Vi rajtas krei muzikan filmon (2 ĝis 15 minutoj) aŭ kunlabori kun iu(j) filmisto(j)/reĝisoro(j) por muziko de iu filmo!

Grave:
La limdato de sendo de via konkursaĵo estas la 30-a de novembro 2016.

La premiotaj filmetoj estos montritaj ankaŭ en la 102a UK en Seulo.

Detalaj kondiĉoj kaj informoj disponeblas ĉe
esperanto.cri.cn/teokajamo2016e

Elŝuteblas regularo kaj aliĝilo en esperanto ĉe
esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularo.doc
esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/alighilo.doc

Se vi havos dubon aŭ demandon, bonvole kontaktu Ĝoja (Zhang Ping): perfectgoja@163.com

Bonvole aliĝu al la FB-grupo Teo kaj Amo
www.facebook.com/groups/817633741655742

Ne malkaptu la ŝancon, gajnu Plej bonan originalan muzikon de Teo kaj Amo kaj senpage vojaĝu al Ĉinio!
«»«»«»


Internaciisma Renkontiĝo, Figueres, (Katalunio) 28an/29an/30an de oktobro 2016

EUROKKA/Vinilkosmo en la transpirinea kaj Internaciisma Kongreso prezentos sin kadre de jena prelego :
— Historio de EUROKKA kaj Vinilkosmo
Floréal Martorell prezentos per lumbildaro kronologian historion de EUROKKA kaj Vinilkosmo kaj de ilia evoluo dum la 28 jaroj de ekzisto por EUROKKA kaj 26 por Vinilkosmo.
Krome estos dum la tuta renkontiĝo la diskoservo de Vinilkosmo por tiuj kiu volos akiri KD-albumoj.

Por pli da informoj pri la programo kaj por aliĝi iru ĉe :
esperanto.cat/ir2016/hejmo_eo.htm
«»«»«»

Rezultoj de la 3-a Muzika Konkurso de Kontakto
Barok'-projekto - 1-a loko
La venkintoj de la 3-a Muzika Konkurso de Kontakto estas la kantoj Jen Nia Viv-River' - BaRok-Projekto (1-a premio), Las Vegas - i.d.c (2-a premio); Al z Parolis la Klaŭno - Patrik Austin (3-a loko).
Ĉi-jare la 3-a loko en la premio Kanto de la Jaro anstataŭas la Premion de la Publiko, kiu devis esti nuligita pro teknikaj problemoj.
La premion Nova Talento ricevas la kanto Danco Nomada - Tiu Ne Gravas.

Jen la tuta rezulto:
1a- Jen Nia Viv-River' - BaRok-Projekto
2a- Las Vegas - i.d.c
3a- Al z Parolis la Klaŭno - Patrik Austin
4a- Parolu - Jonny M
5a- Vivi Pace - Denis Rock Tamba
6a- Danco Nomada - Tiu Ne Gravas
7a- Mi Nur Volas Kanti - Bo Ĝos
8a- Dum la Nokto - Energio Kineta
9a- Halo (versio) - Cristina Casella

Legu pli detalan artikolon ĉe : kontakto.tejo.org/2016/09/rezultoj-de-la-3-muzika-konkurso-de.html
«»«»«»

Pri Maragan'
Pro personaj kialoj Marielen Desert, la kantistino, multinstrumento kaj esperantisto de la muzikbando, forlasis la bandon, kiu nun daŭrigas sen esperanto-repertuaro.
La esperanto-KD-albumo de Maragan' daŭre haveblas ĉe www.vinilkosmo.com.
kaj la bitaj formatoj ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/maragan/1-kiu-semas-venton....html
«»«»«»



serĉas junulon malpli ol 30 jaraĝa membro de TEJO por reprezenti kiel komitatano A por la faka asocio EUROKKA ĉe TEJO.
la tri antaŭaj komitatanoj A estis David Emil Wickstroem (DEW), Alexandre Raymond (Alekĉjo) kaj Michal Matušov (KuboF).
Interesatoj sin proponu ĉe eurokka@esperanto.org

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Dankon pro via atento.
Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kun helpo de Rikardo Cash

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Ne hezitu krei ligon al tiu paĝo por disvastigi ĝin.