La tualetejo pleniĝis de ekkrioj, miraj protestoj, konsternitaj demandoj por ricevi klarigojn...

"Jes, oni ĵus trovis lin pendumanta en la tria subetaĝo... Sed plej terure estas..." , anhelante plu diris la honorinda virino, "plej terure estas, ke la maŝinistoj, kiuj malkovris la korpon, asertas ke ĉirkaŭ la kadavro oni aŭdis bruon kvazaŭ mortokantan!"
"Tio estas la fantomo!" preskaŭ nevole ekkriis la knabino Giry.

Sed ŝi tuj silentis, premante la pugnojn kontraŭ sia buŝo.
"Ne, ne! Nenion mi diris! Nenion mi diris!"

Ĉirkaŭ ŝi, ĉiuj kunulinoj, terurigitaj, flustre respondis:
"Ja tute certe, tio estas la fantomo!"

Sinjorino Sorelli estis pala...
Ŝi diris: "Mi neniam povos diri mian komplimenton."

La patrino de Jammes, trinkante glaseton da likvoro forlasita sur la tablo, aldonis sian opinion: "En tiu evento verŝajne rolis la fantomo".

La vero estas, ke neniam oni eksciis, kiel mortis Jozef Buket precize. La rapida enketo rezultigis neniun klarigon, krom tiu de natura suicido. Sinjoro Moncharmin, unu el la du posteuloj de la sinjoroj Debienne kaj Poligny tiel raportis la incidenton de la penduminto en siaj "Memoraĵoj de direktoro":

"Ĉagrena incidento perturbis la etan feston, kiun la sinjoroj Debienne kaj Poligny organizis okaze de sia foriro. Mi estis en la oficejo de l' estro, kiam subite eniris la administranto Mercier. Li aspektis terurigita, kiam li sciigis al mi, ke oni ĵus malkovris la korpon de la maŝinisto. Oni pendumis lin en la tria subetaĝo de la scenejo, inter panelo kaj dekoracio por "Reĝo de Lahore"*. Mi ekkriis: "Ni tuj iru dekroĉi lin!".. Post la tempo, kiu necesis por rapidege malsupreniri la ŝtuparon kaj la ŝtupareton kun la lignaj fostoj portantaj la dekoraciojn, la viktimo jam ne plu havis sian ŝnuron!"

Jen do evento, kiun sinjoro Moncharmin opinias natura. Iu viro pendumis sin per ŝnuro; kiam oni alvenas por dekroĉi lin, tiu ŝnuro jam malaperis. Ho! Sinjoro Moncharmin trovis tre simplan klarigon! Ni ja aŭskultu lin: ĉar ĝuste tiam estis la horo de la danco, la korifeoj** kaj baletlernantinoj rapidege antaŭzorgis por protekti sin kontraŭ la sorĉaĵoj. Kaj tio estas ĉio! Ĉu ni imagu, ke la baletistaro malsuprenirus la dekoracian ŝtupareton kaj dividis inter si la ŝnuron de la penduminto?!.. kaj ĉio tio en malpli da tempo ol estas bezonate por priskribi tion?!.. Ne estas serioze!

Tute male, se mi imagas la precizan lokon, kie la korpo estis retrovita - en la tria subetaĝo de la scenejo - mi opinias, ke iu deziris, ke la ŝnuro malaperu, tuj post kiam ĝi plenumis sian taskon. Ni poste ekscios, ĉu mi rajtas nun imagi tion.

La malgaja novaĵo fulmrapide disvastiĝis de supre ĝis malsupre en la operejo, kie Jozef Buket multe plaĉis al ĉiuj. La tualetejoj malpleniĝis. Ariĝinte ĉirkaŭ sinjorino Sorelli kiel ŝafoj ĉirkaŭ sia ŝafisto, la junaj baletistinoj paŝis rapidege per siaj rozkoloraj piedetoj al la dancsalono tra koridoroj kaj malhelaj ŝtuparoj.

* "Reĝo de Lahore" : opero de Jules Massenet (1877); Lahore estas urbo en Pakistano.
**korifeo : gvidanta dancistino en moderna baleto.


(Polurita versio)
-----------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------