Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
Via felietono: "La Fantomo de l' Operejo" (7)
-
Jen la fina parto de la unua ĉapitro...
... Kiel do mortis la ĉefmaŝinisto Jozef Buket?..
Bo…
-
30 Jul 2014
Via felietono: "La Fantomo de l' Operejo" (5)
-
En la tualetejo de la stelulino Sorelli, la baletistinoj kun timego rakontas pri la mistera fantomo,…
-
05 Jul 2014
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
719 visits
Via felietono: "La Fantomo de l' Operejo" (6)
... Okazas la unua dramo en la pariza Operejo...
Ĉu kulpas la fantomo?
BONAN LEGADON!
Kun elkoraj dankoj al GINETTE kaj CEZAR pro ilia amika helpo!
Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
Ĉu kulpas la fantomo?
BONAN LEGADON!
Kun elkoraj dankoj al GINETTE kaj CEZAR pro ilia amika helpo!
Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
"Ĉu la fantomo havas loĝion?"
Ĉe tiu penso, ke la fantomo havas loĝion, la baletistinoj ne povis reteni la sinistran ĝojon de sia konsterno. Ili ellasis etajn suspirojn kaj diris:
"Ho! Dio mia! Rakontu! .. Rakontu! ..
"Parolu mallaŭte!" ordonis Meg. "Temas pri la unua loĝio, numero kvin, vi ja scias, la unua loĝio apud la maldekstra antaŭscenejo".
"Ĉu vere?"
"Mi asertas al vi... Estas panjo lokigistino* ... Sed vi ja ĵuras al mi nenion rakonti, ĉu?"
"Jes ne, kompreneble!"
"Nu, tio estas la loĝio de l' fantomo... Neniu venis tien ekde pli ol unu monato, krom la fantomo, kompreneble. Kaj la administraro ricevis ordonon, ke neniam plu oni ludonu ĝin."
"Ĉu estas vere, ke tien venas la fantomo?"
"Jes ja!"
"Do IU venas tien, ĉu?"
"Nee..! Venas la fantomo, sed ĉeestas neniu."
La baletistinoj rigardis unu la alian. Se la fantomo iras en la loĝion, do eblas vidi lin, ĉar li havas nigran veston kaj kranion de mortinto. Tion ili komprenigis al Meg, sed tiu ĉi respondis:
"Kompreneble! La fantomon oni ne vidas! Kaj li havas nek veston nek kapon!.. Ĉio, kion oni rakontis pri la kranio kaj la fajra kapo, estas ja nur stultaĵoj. Nenion li havas!.. Lin oni nur aŭdas, kiam li estas en sia loĝio. Panjo lin neniam vidis sed aŭdis. Tion panjo ja scias, ĉar ŝi mem donas la programon al li."
Sinjorino Sorelli opiniis, ke ŝi devas nun interveni:
"Eta Giry, vi mokas nin."
Tiam Giry ekploris.
"Mi devus ja silenti... Kio, se panjo tion ekscius?! Sed Jozef Buket tute certe malpravas enmiksi sin en aferojn, kiuj ne koncernas lin... Tio alportos malfeliĉon al li... Ankoraŭ hieraŭ vespere panjo diris tion."
Tiam oni aŭdis rapidajn paŝojn en la koridoro kaj anhelan voĉon, kiu kriis:
"Cecilia! Cecilia! Ĉu vi estas tie?"
"Jen la voĉo de panjo mia!" diris Jammes... "Kio okazas?"
Kaj ŝi malfermis la pordon. Honorinda virino, kun staturo de prusa grenadisto, rapidege eniris la tualetejon kaj ĝemante lasis sin fali sur brakseĝon. Ŝiaj okuloj estis timoplenaj, kaj funebre lumigis ŝian brikokoloran vizaĝon.
"Kia malfeliĉo!" ŝi ekkriis. "Kia malfeliĉo!"
"Kio?"
"Jozef Buket."
"Nu, Jozef Buket?.."
"Jozef Buket mortis!"
* La lokigistino: persono, kiu malfermas la loĝiojn aŭ lokigas la spektontojn en teatro, operejo, kinejo, ktp.
(Polurita versio)
---------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.