19a ĉapitro:
La polica komisaro, la vicgrafo kaj la Perso
Enirante la direktoran oficejon, sinjoro komisaro tuj demandis novaĵojn pri la kantistino: "Ĉu Kristina Daae ĉeestas?"
Kiel mi jam diris, lin sekvis densa homamaso.
"Kristina Daae? Ne! Kial?" respondis Rikardo.
Al Moncharmin mankas la forto por eligi eĉ unu vorton... Lia spiritostato estas pli malbona ol tiu de Rikardo ĉar tiu ĉi lasta daŭre povas suspekti lin. Sed Moncharmin troviĝas fronte al granda mistero, kiu tremigas la homaron jam de ties komenco : la Nesciado.
Rikardo reparolis ĉar la homamaso ĉirkaŭ la direktoroj kaj la komisaro imprese silentis. "Sinjoro komisaro, kial vi demandas, ĉu Kristina Daae troviĝas ĉi tie? "
"Ĉar oni nepre retrovu ŝin, sinjoroj direktoroj de la Nacia Muzikakademio!" solene eldiris sinjoro komisaro.
"Kiel do? ... Necesas retrovi ŝin!...Ĉu do malaperinta? "
"Jes, spektaklomeze."
"Meze de la spektaklo?... Estas eksterordinare!"
"Ĉu ne?... Kaj estas same eksterordinare, kiel tiu malapero, ke mi mem sciigu tion al vi!"
"Jes fakte!" aprobas Rikardo, kiu prenas sian kapon per ambaŭ manoj.
Li flustras: "Kiu estas tiu nova afero?... Ho! Jen sufiĉe por eksiĝi!"
Kaj li nekonscie forŝiras kelkajn harojn el siaj lipharoj.
"Nu... ŝi malaperis dum la spektaklo?!..." li diris kvazaŭ sonĝante.
"Jes, ŝi estis forrabita dum la "mallibera akto", ĝuste kiam ŝi alvokis la Ĉielon. Sed mi dubas, ke ŝin forrabis la anĝeloj!"
"Pri tio mi certas!"
Ĉiuj sin turnis.
Pala kaj tremanta pro emocio, juna viro rediras:
"Mi certas!"
"Pri kio vi certas?" demandas Mifroid.
"Ke Kristina Daae estis forrabita de anĝelo, sinjoro komisaro; kaj mi povus sciigi lian nomon..."
"Ha! Ha! Sinjoro vicgrafo de Chagny!... Vi asertas, ke fraŭlino Kristina Daae estis forrabita de iu anĝelo, verŝajne de anĝelo de l' Operejo, ĉu ne?"
Raŭl rigardas ĉirkaŭ si... Kompreneble li serĉas iun...
En tiu momento, kiam ŝajnas al li tiom necese voki la polican helpon por savi sian fianĉinon, li ne estus malkontenta revidi tiun misteran nekonatulon, kiu antaŭ nelonge rekomendis, ke li estu diskreta.
Sed nenie li malkovras lin...
Nu! Li nepre parolu!... tamen li ne povus pravigi sin antaŭ tiu homamaso, kiu vizaĝeksploras lin kun maldiskreta scivolo.
"Jes, sinjoro: de anĝelo de l' Operejo", li respondis al Mifroid, "kaj mi diros al vi, kie li loĝas, kiam ni estos solaj..."
"Prave, sinjoro!"
Kaj la polica komisaro, sidigante Raŭlon apud lin, elirigis ĉiujn krom kompreneble la direktoroj, kiuj tamen ne estus protestintaj, tiom ili aspektis ekster ĉiuj eventualaĵoj.
Tiam Raŭl decidiĝis:
"Sinjoro komisaro, tiu anĝelo nomiĝas Erik. Li loĝas en la Operejo, kaj estas la Muzikanĝelo!"
"La Muzikanĝelo! Fakte! Jen io tre stranga!... La Muzikanĝelo!..."
Kaj turnante sin al la direktoroj, sinjoro komisaro demandas:
"Sinjoroj, ĉu tiun anĝelon vi havas ĉi tie?"
Sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin kapneis kaj eĉ ne ridetis.
"Ho!" diris la vicgrafo, "tiuj sinjoroj certe jam aŭdis pri la Fantomo de l' Operejo. Nu, mi povas aserti, ke la Fantomo de l' Operejo kaj la Muzikanĝelo estas sama persono. Kaj lia vera nomo estas Erik."
Sinjoro Mifroid stariĝis kaj atente rigardis Raŭlon.
"Pardonu sinjoro! Ĉu vi intencas primoki la justicon?"
"Ĉu mi?" protestis Raŭl, kiu dolore pensis: "Jen unu pli, kiu ne volos min aŭskulti."
"Nu, kion do vi frenezdiras pri via Fantomo de l' Operejo? "
"Mi diras, ke tiuj sinjoroj jam aŭdis pri li."
"Sinjoroj, vi ŝajne konas la Fantomon de l' Operejo, ĉu?"
Rikardo stariĝis kun la lastaj haroj de siaj lipharoj en la mano.
"Ne, sinjoro komisaro! Ne! Ni ne konas lin! sed ni certe dezirus lin koni!... ĉar ne pli frue ol tiuvespere, li ŝtelis dudek mil frankojn de ni..."
Kaj Rikardo direktis al Moncharmin rigardon, kiu ŝajne signifis:
"Redonu la dudek mil frankojn aŭ mi ĉion rakontos!"
Tion Moncharmin bone komprenis, kaj sekve faris konfuzan geston: "Nu! Diru ĉion!... Diru ĉion!..."
-----------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------
Sign-in to write a comment.