"Oni ne ŝercu pri dudek mil frankoj!"
"Pri tio mi ja samopinias!" asertas Moncharmin malfaldante gazeton, kiun li eklegas kun afekta mieno.
"Kion vi faros? Ĉu legi la gazeton nun?"
"Jes, Rikardo. Ĝis la horo, kiam mi rekondukos vin hejmen."
"Kiel la lastan fojon?"
"Kiel la lastan fojon."

Rikardo ekprenas la gazeton el la manoj de Moncharmin. Tiu ĉi rektiĝas pli kolere ol iam ajn.

Fronte al li Rikardo incitegite staras kaj krucas la brakojn sur sia brusto – gesto de aroganta provoko jam de la komenco de l' mondo.
Li diras:
"Jen pri kio mi pensas : kion mi opinius se, same kiel la lastan fojon post kiam ni duope pasigis la vesperon, vi rekondukus min hejmen, kaj se tuj antaŭ via foriro mi konstatus, ke la dudek mil frankoj estus malaperintaj el la poŝo de mia vesto?.. kiel la lastan fojon..."

"Kaj kion vi kredus?" ekkriis Moncharmin forte ruĝiĝante.
"Mi povus konjekti, ke ... ĉar vi sekvis min laŭpaŝe kaj, laŭ via deziro, nur vi mem proksimiĝis al mi kiel la lastan fojon ... mi povus pensi, ke se la dudek mil frankoj ne plu troviĝas en mia poŝo, ili ja certe estas en via."

Je tiu supozo Moncharmin eksaltis.

"Ho! Iun sekurpinglon!" li ekkriis.
"Kion vi faru per sekurpinglo?"
"Alligi vin!... Sekurpinglon!.. Sekurpinglon!.."
"Ĉu vi alligu min per sekurpinglo?"
"Jes, alligi vin al la dudek mil frankoj!... Tiel, se io okazus ĉi tie aŭ dum vi iras hejmen, vi ja sentus la manon, kiu tirus vian poŝon... kaj vi ja scios, ĉu estos mia, Rikardo!... Ha! nun vi suspektas min!... Iun sekurpinglon!"

Kaj ĝuste tiam Moncharmin malfermas la pordon de l' koridoro kaj krias:
"Unu sekurpinglon!... Kiu donos al mi sekurpinglon?"

Kaj ni ankaŭ scias, kiel la sekretario Remy, kiu ne havis sekurpinglon, samtempe trafis malakcepton de direktoro Moncharmin, dum iu oficisto alportis al tiu ĉi lasta la tiom deziritan sekurpinglon.

Kaj jen kio okazis:
Ferminte la pordon, Moncharmin genuiĝis malantaŭ Rikardo, kaj diris:
"Mi esperas, ke la dudek mil frankoj daŭre troviĝas tie!"
"Ankaŭ mi!" respondis Rikardo.
"Ĉu la aŭtentikaj?" demandis Moncharmin, kiu tiufoje estis ja decida ne lasi sin trompi. "Nu! Mem kontrolu! .. Mi ne volas tuŝi ilin", asertis Rikardo.

Moncharmin eltiris la koverton el la poŝo de Rikardo kaj tremante elprenis la monbiletojn; celante tre ofte kontroli ties ĉeeston, tiufoje ili nek sigelis nek glufermis la koverton.

Li trankviliĝis konstatante, ke ili ĉiuj estis tie kaj tute aŭtentikaj. Li kunigis ilin en la poŝon de la basko kaj alpinglis tiujn zorgeme.

Post tio li sidiĝis malantaŭ la basko, kiun li ne forlasis el la vido, dum Rikardo, sidante ĉe sia skribotablo, tute ne moviĝis.

"Iom da pacienco, Rikardo!" ordonis Moncharmin. "Nur kelkajn minutojn...La horloĝo baldaŭ sonorigos la dek du batojn de noktomezo. Je tiu horo ni foriris la lastan fojon." "Ho! Mi havos la necesan paciencon!"

La tempo pasis malrapide, peze, mistere, preme.

Rikardo provis ridi:
"Mi eble baldaŭ kredos je la ĉiopovo de l' fantomo... Precipe nuntempe, ĉu vi ne opinias, ke en tiu ĉambro estas en la atmosfero io, mi ne scias kio, kiu malkvietigas, ĝenas, timigas?" li demandis.
"Estas vere!" konfesis Moncharmin, kiu sentis sin profunde impresita.

"La fantomo!..." reparolis Rikardo mallaŭte, kvazaŭ li timus esti aŭdata de nevideblaj oreloj... "La fantomo!... Se tamen iu fantomo iam frapis sur tiun tablon la tri batojn, kiujn ni bone aŭdis... kiu metas tien la magiajn kovertojn... kiu parolas en la loĝio N° 5... kiu mortigas Jozefon Buket... kiu dekroĉas la lustron... kaj kiu priŝtelas nin! Ĉar, nu, tamen! ... Troviĝas nur mi kaj vi ĉi tie!... kaj se la biletoj malaperas dume pri tio respondecas nek vi nek mi... sekve ni ja kredu je la fantomo!... la fantomo..."

Ĝuste tiam la horloĝo sur la kamenbreto aŭdigis klikbruon, kaj la unua bato de noktomezo sonis.

Ambaŭ direktoroj tremetis. Ilin premis maltrankvilo, kies kaŭzon ili ne povus klarigi, kaj kiun ili vane provis kontraŭbatali. Ŝvito fluetis de iliaj fruntoj. Kaj la dekdua bato strange resonis en iliaj oreloj.

Kiam silentis la horloĝo ili suspiris kaj stariĝis.
"Mi opinias, ke ni povas nun foriri", diris Moncharmin.
"Mi samopinias", respondis Rikardo.
"Antaŭ ol foriri, ĉu vi permesus, ke mi rigardu en vian poŝon?"
"Sed, jes ja! Kompreneble! Necesas!"

"Nu?" demandis Rikardo al Moncharmin, kiu lin pripalpis.
"Nu, mi daŭre sentas la sekurpinglon."
"Kompreneble! Kiel vi ja bone diris: oni ne plu povas nin priŝteli, sen ke mi ekrimarkas tion!"

Sed Moncharmin, kies manoj plu pripalpis la poŝon, subite ekkriis:
"Mi daŭre sentas la pinglon sed ne plu la biletojn!"
"Ne... Ne ŝercu, Moncharmin!... Ne en tia momento!"
"Nu... vi mem tuŝu!"

Per unu gesto Rikardo tuj demetas sian veston. Ambaŭ direktoroj elŝiras la poŝon!..
La poŝo estas malplena!

Plej strange estas, ke la pinglo ankoraŭ restas pikita en la sama loko.

Rikardo kaj Moncharmin paliĝis.
Oni ne plu dubu pri iu sorĉado.
"La fantomo...", flustris Moncharmin.

Sed subite Rikardo saltas sur sian kolegon.
"Nur vi tuŝis mian poŝon!... Redonu miajn dudek mil frankojn! ... Redonu miajn dudek mil frankojn!..."
"Sur mia animo", suspiras Moncharmin, kiu ŝajne estas ŝvenonta, "mi ĵuras al vi, ke tiujn mi ne havas!..."

Ĉar oni denove frapis je la pordo, por malfermi li alpaŝis kvazaŭ aŭtomato, ŝajnis apenaŭ rekoni la administranton Mercier, interparolis kun li pri banalaĵoj, komprenis nenion, pri kio parolis la aliulo. Kaj per nekonscia gesto, li metis en la manon de tiu mirkonsternita fidela servisto la sekurpinglon, kiu nenion plu utilis al li...

FINO DE LA 18a ĈAPITRO


-------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------