Li ĉagrenis kaj ne respondis.
Ŝi diris tiam :
"Nia amo estas tro trista sur la tero. Ni promenigu ĝin en la ĉielo !… Vidu kiel facile tio estas ĉi tie !"
Kaj ŝi tiris lin pli alte ol la nuboj en la admirindan ĥaoson de la « krado »*.
Ŝi plezuriĝis sentigi al li kapturnon : ŝi kuris antaŭ li sur la pontojn de la dekorpendiloj, inter multnombraj ŝnuregoj ligitaj al pulioj, levmaŝinoj aŭ bobenegoj … kvazaŭ en arbaro da velstangoj kaj mastoj.
Se li hezitis, ŝi diris kun adorinda paŭto :
"Ĉu vi, maristo !?"
Poste ŝi reiris malsupren sur firman grundon, tio estas en iu solida koridoro, kiu kondukis ilin al ridoj kaj dancoj ; al junuloj, kiujn skoldis senindulga voĉo :
"Supligu vin, fraŭlinetoj ! … Piedpinte dancu pli atente !..."
Jen estis la kurso por la knabinetoj, kiuj apenaŭ sepjariĝis aŭ baldaŭ naŭ- aŭ dekjaraĝos. Ili surmetas jam dekoltitan korsaĵon, fajnan dancjupeton, blankan pantalonon kaj rozkolorajn ŝtrumpojn. Kaj ili laboras, ili laboradas per siaj doloraj etaj piedoj kun la espero fariĝi lernantinoj de kvadrilo, korifeoj, baletistinoj, ĉefdancistino kun multaj diamantoj…
Dum la atendo Kristina disdonis al ili bombonojn.
Alian tagon ŝi enirigis lin en vastan ĉambron de sia palaco plenigitan de strangaj vestoj, vestaĉoj de kavaliroj, lancoj, ŝildoj kaj plumtufoj. Kaj ŝi revuis ĉiujn fantomojn de senmovaj militistoj kovritaj de polvo. Ŝi diris al ili bonajn parolojn promesante, ke ili revidos tre brilajn vesperspektaklojn kaj muzik-paradmarŝojn antaŭ la impresaj planklumoj.
Ŝi promenigis lin tra tuta sia imperio, kiu estis artefarita sed vastega : ĝi kuŝis sur dek sep etaĝoj, de la teretaĝo ĝis la supro, kaj estis loĝata de armeo da regatoj. Ŝi paŝis inter ili kvazaŭ populara reĝino, kuraĝigis la laborojn, sidiĝis en la magazenoj, kaj saĝe konsilis la laboristinojn, kies manoj hezitis tranĉi la luksajn teksaĵojn, kiuj kostumos la heroojn.
Iuj loĝantoj de tiu lando estis lertaj en multaj metioj. Tie estis ŝuflikistoj kaj oraĵistoj. Ĉiuj ŝatis ŝin ĉar iliaj ĉagrenoj kaj etaj manioj interesis ŝin.
Ŝi sciis pri nekonataj lokoj, kie sekrete loĝis maljunaj geedzoj. Ŝi frapetis je ilia pordo kaj prezentis Raoul-on kiel fabelprincon, kiu petis ŝian manon. Kaj ili ambaŭ sidiĝis sur iu kaduka rekvizito** kaj aŭskultis legendojn de l' Operejo samkiel antaŭe, dum sia infanaĝo, ili aŭskultis malnovajn bretonajn fabelojn.
Tiuj maljunuloj memoris nenion alian, krom la Operejo.
Ili loĝis tie de multaj jaroj. La malaperintaj administracioj ilin forgesis tie ; la internaj revolucioj ilin ignoris ; ili ne konsciis, ke la Historio de Francio plu iris ekster la teatro, kaj neniu memoris pri ili.
Tiel pasis la valoregaj tagoj. Per tiu troa intereso, kiun ili ŝajne montris pri eksteraj aferoj, Raoul kaj Kristina mallerte strebis kaŝi unu al la alia la nuran penson en siaj koroj. Estis certa unu fakto : Kristina, kiu ĝis tiam montris sin la plej forta, subite fariĝis nerva pli ol kompreneble. Dum iliaj ekspedicioj, ŝi subite kaj senkaŭze kuris aŭ haltis, kaj ŝia mano tuje malvarmiĝis kaj retenis la junan viron.
Foje ŝiaj okuloj ŝajne postkuris imagajn ombrojn.
Ŝi kriis : "Venu ĉi tien !" kaj "Tien ĉi !" kaj "Ĉi tien !" kun anhelanta rido, kiu ofte finiĝis kun larmoj. Raoul volis tiam paroli, pridemandi ŝin malgraŭ siaj promesoj kaj devigoj. Sed antaŭ ol li eĉ faris sian demandon, ŝi febre respondis : « Nenio !… mi ĵuras, ke estas nenio ! »
Iam sur la scenejo ili pasis preter klappordo duone malfermita. Raoul kliniĝis super la malhelan abismon kaj diris :
"Vi igis min vizitadi la supran parton de via imperio, Kristina, sed oni rakontas strangaĵojn pri ties malsupro... Ĉu vi volas, ke tien ni malsupreniru ?..."
Aŭdante tion, ŝi ĉirkaŭprenis lin, kvazaŭ ŝi timus, ke li malaperus en la nigran truon, kaj tremante ŝi diris :
"Neniam !… Mi malpermesas, ke vi iru tien !… Tio ja ne estas mia !… Ĉio sub la grundo apartenas al li !"
Raoul profunde rigardis en ŝiajn okulojn kaj krude demandis :
"Ĉu li loĝas ĉi sube ?"
"Tion mi ne diris al vi !… Kiu donis al vi tian informon ?… Nu, venu ! Estas momentoj, dum kiuj mi demandas al mi, ĉu vi frenezas ?… Vi ĉiam aŭdas neeblaĵojn !… Venu ! Venu !"
Kaj ŝi proprasense trenis lin, ĉar li obstine intencis resti apud la klappordo, kaj tiu truo altiris lin.
La klappordo abrupte malfermiĝis tiel rapide, ke ili ne ekvidis la manon, kiu tiris ĝin, kaj tiom subite, ke ili restis tute konsternitaj.
*Krado : (fr : gril) : krada planko super la scenejo, kie estas instalitaj pulioj por la dekorpendigiloj, ktp.
**Rekvizito : Objekto (meblo, ilo kc) necesa por plenumado de iu sceno: la ponardo estas rekvizito de multaj dramoj.
--------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------
Ŝajne ekzistas pluraj ebloj por traduki la francan frazon "il y a des moments où...".
Mi elektis la anglan tradukon : "there are times when..." (do : KIAM) - dum Ginette preferas traduki frazon kun sama signifo " il y a des moments pendant lesquels..." = "estas momentoj, DUM KIUJ..."
Laŭ PIV Zamenhof skribis por tre simila frazkonstruo : " li malbenis la tagon, EN KIU li estis naskita"...
Do ĉu vi ne opinias, ke ambaŭ tradukoj taŭgas?
Por "momento" oni plej ofte uzas DUM aŭ EN ("DUM / EN tiuj momentoj, mi demandas min, ĉu vi frenezas").
Mi denove dankas vin ambaŭ pro via atenta legado kaj la interesaj rimarkoj!!! Ni ĉiuj estas eternaj lernantoj, ĉu ne? ;-)
Plej amike...
Sign-in to write a comment.