Ŝi reaperis kun triumfo.

Ŝi finfine retrovis la nekredeblan sukceson de la vesperspektaklo.

Ekde la aventuro de « la bufo », sinjorino Karlota ne povis plu aperi sur scenejo. La timego de nova « kvako » loĝis en sia koro kaj deprenis de ŝi ĉiujn kapablecojn. Kaj la lokoj, kie okazis ŝia nekomprenebla fiasko, fariĝis al ŝi abomenaj. Ŝi trovis rimedon por rompi sian kontrakton.
Oni petis al Daae, ke ŝi momente plenumu la liberan funkcion.

Vera deliro trafis ŝin en « La Judino »*.

La vicgrafo, kiu kompreneble ĉeestis tiun spektaklon, estis la nura, kiu suferis aŭskultante la milon da eĥoj de tiu nova triumfo ĉar li vidis, ke ŝi daŭre portis sian ringon el oro.
Iu malproksima voĉo flustris en la orelojn de la juna viro :
"Tiun vesperon ŝi daŭre portas la oran ringon, sed ne vi donacis ĝin al ŝi. Tiun vesperon ŝi denove donacis sian animon, sed ne al vi..."

Kaj plu diris la voĉo :
"Se ŝi ne volas diri al vi, kion ŝi faris de du tagoj… se ŝi kaŝas al vi la lokon, kie ŝi restas : tion iru demandi al Eriko !"

Li impetis al la scenejo. Li staris ĉe ŝia paŝo. Ŝi vidis lin ĉar ŝiaj okuloj lin serĉis.
Ŝi diris :
"Rapidu ! Nu, venu !" kaj ŝi kuntiris lin en sian tualetejon, ne zorgante pri ĉiuj admirantoj de ŝia juna gloro, kiuj flustris fronte al la fermita pordo :
"Tio estas ja skandalo !"

Raoul tuj ĵetis sin al ŝiaj piedoj. Li ĵuris al ŝi, ke li foriros, kaj petegis, ke ŝi neniam plu deprenu unu horon de la ideala feliĉo, kiun ŝi promesis al li. Ŝi lasis lin plori. Ili brakumis unu la alian kiel frato kaj fratino, kiujn ĵus trafis komuna funebro, kaj kiuj denove kuniĝis por priplori mortinton.

Ŝi subite forlasis la timidan kaj dolĉan brakumon de la juna viro ; ŝi ŝajne aŭskultis ion, kiun neniu aŭdis, kaj rapide almontris la pordon al Raoul.

Kiam li atingis la sojlon ŝi diris tiel mallaŭte, ke la vicgrafo divenis pli ol aŭdis ŝiajn parolojn :
"Ĝis morgaŭ, mia kara fianĉo ! Kaj estu feliĉa, Raoul !… Tiun vesperon mi kantis por vi!..."

Tial li revenis.

Sed, ve !… Tiu dutaga foresto jam rompis la ĉarmon de ilia dolĉa mensogo. En la tualetejo, kun tristaj okuloj ili silente rigardis unu la alian.
Raoul sin detenis de krii :
"Mi estas ĵaluza ! Mi estas ĵaluza ! Mi estas ĵaluza !"…
Sed ŝi tamen aŭdis lin.

Ŝi diris tiam :
"Ni iru promeni, amiko mia ! Nin plezurigos la aero..."

Raoul kredis, ke ŝi proponos al li kamparan promenadon malproksime de tiu konstruaĵo, kiun li malamis kiel malliberejon, kaj pri kiu li kolere sentis, ke ties gardisto paŝas inter la murojn… la gardisto Eriko…

Sed ŝi gvidis lin sur la scenejon kaj sidigis lin sur la lignan putorandon de fontano, en la paco kaj dubinda freŝeco de iu unua dekoracio aranĝita por la sekva spektaklo.

Alian tagon, tenante lian manon ŝi vagis kun li tra la senhomajn aleojn de ĝardeno, kies grimpoplantoj estis tonditaj per la lertaj manoj de iu dekoraciisto ; kvazaŭ la verajn ĉielojn, la verajn florojn, la veran teron oni por ĉiam malpermesus al li ; kvazaŭ ŝi estus kondamnita neniam plu spiri alian atmosferon ol tiun de la teatrejo !

La juna viro hezitis fari iun ajn demandon ĉar li tuj sentis, ke ŝi ne povos respondi, kaj li timis senutile suferigi ŝin. De tempo al tempo preteriris fajrobrigadisto, kiu el malproksime priatentis ilian melankolian idilion.

Foje ŝi kuraĝe provis trompi sin kaj trompi lin pri la mensoga beleco de tiu dekoracio elpensita por iluzii la homojn. Ŝia daŭre vigla imago ornamis ĝin per koloroj plej lumegaj kaj tiaj – laŭ ŝi – ke la naturo mem ne povus naski samajn. Tamen ŝi ekzaltiĝis, ke Raoul dolĉe premas ŝian febran manon.

Ŝi diris :
"Vidu, Raoul ! Tiuj muroj, tiuj boskoj, tiuj laŭboj, tiuj bildoj el pentrita tolaĵo, ĉio tio vidis la amojn plej sublimajn. Ĉar ĉi tie ili estis kreitaj de poetoj, kiuj superas je cent ulnoj la altecon de aliuloj. Nu diru al mi, ke tiu loko plaĉas al nia amo, Raoul mia, ĉar ankaŭ ĝi estis elpensita, kaj ve ! … nia amo same estas nur iluzio ! »

Li ĉagreniĝis kaj ne respondis.


* "La Judino " : Opero de Fromental Halévy (1835).

---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------