Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
ESPERANTO - TV !
-
Ĉu vi deziras spekti etajn filmojn, aŭskulti bonan muzikon, malkovri multe da interesaj aferoj pri n…
-
01 Feb 2012
Bicikle ĉirkaŭ la Mondo ! / Autour du monde à vélo!
-
Dulingva rakonto (france kaj esperante) kun multaj fotoj kaj filmetoj de Cirilo kaj Roz' kiuj ĉirka…
-
13 Jan 2012
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 883 visits
Belega poemo de Kálmán Kalocsay ( = Kolomano)...
En la elstara retmagazino KARAPACO de nia amiko CEZAR, mi ĵus eltrovis tiun admirindan kaj kortuŝan poemon de Kálmán KALOCSAY ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalocsay ).
(Prononcu [kaloĉai])
Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!!
Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com
(Prononcu [kaloĉai])
Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!!
Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com
Kalman Kalocsay
Infanoj ĉe montrofenestro
Montrofenestron miras du infanoj.
Malriĉaj. Knab', knabino. Ĉe ŝi: pupo.
Mizera pup'. El ĉifonaĵ' kaj stupo
Farita fuŝe per mallertaj manoj.
Al vitro gape ili premapogas
La nazojn. Aŭto, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup' kun silkvualo:
Ludilmirakloj tie ilin logas.
Kaj plezurante pri l' senpaga festo,
Faligas ŝi la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝi surpaŝas. Pupohaŭto krevas.
Tra l' vund' elŝovas sin la stup-intesto.
Nun ŝi rimarkas. Staras en konfuzo.
Ekploras. Levas ŝi la pupon mole.
Al brusto premas, lulas ĝin konsole,
Viŝante siajn larmojn per la bluzo.
La knab' pli aĝa, kun mallerta peno
Konsolas ŝin, sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝi singulte,
Jam ili falis el infan-edeno.
Kaj nun, transvitren, al infan-ĉielo,
Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, mute, kun okuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l' Ribelo.
, , Éva Juhász, and 3 other people have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
MIKELO (Michel Derey… has replied to JUHÁSZ MargitNu, sed almenaŭ oni legas min!
Kaj kompreneble, apenaŭ iu estas tiel afabla kiel vi, Mikelo, ankaŭ mi ne:) Do, ne estas miraklo, ke oni estas tiel afabla al vi. Vi vere meritas tion pro via kamaradeco, kiu distingas vin de multaj aliaj.
www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/38.html
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubMi dankas vin pro via amikeco! Daŭrigu vian admirindan laboron pro nia bela lingvo, kara Cezar !!!
VIVU ESPERANTO !
mi jam delonge ne vere plu ĉagreniĝas pri la blindeco de certaj personoj, nu, estas ilia problemo, ne mia:) Mi ja scias, kiu mi estas kaj kion mi celas, kaj mi scias, ke mia vivo estas agrabla kaj riĉa, kvankam mi mem ne estas riĉa:)
Enuon mi ne konas, nur kiel junulo en la lernejo mi ofte estis enuigita de banalaj instruistoj, kiuj estis sen pasio. Plu enuigas min nur konservativaj poliitkistoj, kiuj kondutas kvazaŭ ili estus hamstroj en kurrado:). Kiel enuiga devas esti tia vivo! Kontraŭ la dormigaj paroloj de tiaj uloj estas preĝmueliloj de budhaaj monaĥoj belsonaj gajaj sonorigiloj:)
La granda avantaĝo de certa anonimeco estas la sendependeco, multe pli terure estus ja droni en aplaŭdo kaj adorado, ne indas adori homojn kiel diojn, tio estas aĉa sinteno, do certa ignorado de mi kiel persono, estas ankaŭ honoro por mi, oni ja scias, ke mi estas aĉetebla nek per laŭdo nek per mono. Mi ne estas tre memegoisma , tiel, kiel vi, do, ĉio estas ja en la plej bona ordo, tiel kiel jam simile diris Leibnitz, finon kaj punkton al tiu vanta kaj venta temo:)!
PS: Jes ja, van Gogh ne estis fama dum sia vivo, sed riĉa je pasioj kaj spertoj, je revoj, je pensoj, li verkis ankaŭ bonegajn leterojn, kiujn vi nepre iam legu, se vi ankoraŭ ne faris tion.
Amike, Cez!
Vivu Esperanto!
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubKoncerne la vivon de Vincent Van Gogh, jam de multaj jaroj mi legis biografion pri la granda pentristo, kaj mi bone memoras, ke lia frato Teo ofte skribis al li belegajn leterojn. Li ankaŭ grandanime kaj daŭre finance helpis al Vincent, kiu ne povis eĉ aĉeti farbon aŭ pentrotolojn. Kiom da majstroverkoj li neniam povintus pentri sen tia helpo!
Sign-in to write a comment.