Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
ESPERANTO - TV !
-
Ĉu vi deziras spekti etajn filmojn, aŭskulti bonan muzikon, malkovri multe da interesaj aferoj pri n…
-
01 Feb 2012
Bicikle ĉirkaŭ la Mondo ! / Autour du monde à vélo!
-
Dulingva rakonto (france kaj esperante) kun multaj fotoj kaj filmetoj de Cirilo kaj Roz' kiuj ĉirka…
-
13 Jan 2012
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 884 visits
Belega poemo de Kálmán Kalocsay ( = Kolomano)...
En la elstara retmagazino KARAPACO de nia amiko CEZAR, mi ĵus eltrovis tiun admirindan kaj kortuŝan poemon de Kálmán KALOCSAY ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalocsay ).
(Prononcu [kaloĉai])
Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!!
Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com
(Prononcu [kaloĉai])
Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!!
Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com
Kalman Kalocsay
Infanoj ĉe montrofenestro
Montrofenestron miras du infanoj.
Malriĉaj. Knab', knabino. Ĉe ŝi: pupo.
Mizera pup'. El ĉifonaĵ' kaj stupo
Farita fuŝe per mallertaj manoj.
Al vitro gape ili premapogas
La nazojn. Aŭto, urso, lulĉevalo,
Armeo plumba, pup' kun silkvualo:
Ludilmirakloj tie ilin logas.
Kaj plezurante pri l' senpaga festo,
Faligas ŝi la pupon, dum ŝi revas.
Kaj ŝi surpaŝas. Pupohaŭto krevas.
Tra l' vund' elŝovas sin la stup-intesto.
Nun ŝi rimarkas. Staras en konfuzo.
Ekploras. Levas ŝi la pupon mole.
Al brusto premas, lulas ĝin konsole,
Viŝante siajn larmojn per la bluzo.
La knab' pli aĝa, kun mallerta peno
Konsolas ŝin, sed ne efikas multe.
Pli kaj pli larmas, ploras ŝi singulte,
Jam ili falis el infan-edeno.
Kaj nun, transvitren, al infan-ĉielo,
Rigardas li kun brakoj krucmetitaj,
Senpove, mute, kun okuloj spitaj,
Kiel simbolo eta de l' Ribelo.
, , Éva Juhász, and 3 other people have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Koncerne la vivon de Vincent Van Gogh, jam de multaj jaroj mi legis biografion pri la granda pentristo, kaj mi bone memoras, ke lia frato Teo ofte skribis al li belegajn leterojn. Li ankaŭ grandanime kaj daŭre finance helpis al Vincent, kiu ne povis eĉ aĉeti farbon aŭ pentrotolojn. Kiom da majstroverkoj li neniam povintus pentri sen tia helpo!
Mi samopinias, ke la poemo enhavas fortan socialan kritikon; la lasta strofo ŝajnas al mi konkludo : kiel naskiĝas ribelo. Tre taŭga estas via propra analizo. Tamen mi ne pensas, ke "la BRAKOJ krucmetitaj" elvokas religian ideon.
Koncerne la skribmanieron de la poeto, mi precipe rimarkas lian koncizan stilon - plejofte li uzas mallongajn eĉ nur unuvortajn frazojn, kvazaŭ li dezirus skizi anstataŭ precize priskribi. Laŭ mi temas pri lia volo kontrasti pli forte kaj vortigi ian internan memribelon fronte al grava neegaleco.
La sceno elvokas al mi du aliajn tekstojn : unu en la famkonata romano de Victor Hugo "Les Misérables", kiam la eta mizera knabino Cosette admiras belegan pupon en montrofenestro (same kiel en la poemo de Kalocsay), kaj alia sceno okazas en prozpoemo de Charles Baudelaire "Le Joujou du Pauvre" (= La ludilo de malriĉulo), kie riĉa infano forlasas sian belegan ludilon kaj envie rigardas la ludilon de mizera knabo : rato en kaĝo!
Refoje mi dankas vin pro viaj intereso kaj komento!
La poemo de Kalocsay alportas tamen ege pli da emocio ol la teksto de Baudelaire, ĉu ne? El la du elvokoj, pli kortuŝas la versoj de Kolomano.
La tekston de Victor Hugo mi provos baldaŭ aldoni por daŭrigi la komparon... se tio interesas vin.
Plej amike
Mikelo
Sign-in to write a comment.