Estas tempo elŝalti la lumon en la kapo, malfunkciigi la cerbon. Eksplodo de cerbo proksimiĝas, mi ne plu komprenas ion, mi apenaŭ plu ekzistas.

De tempo oni eraras en vivo, eta, vere et-eta, erareto pri kiu vi mem ne konscias, sed kiu kiel bombo povas eksplodi en propra vizaĝo. Neatendite oni konfrontiĝas per propraj stultaĵoj.

Antaŭ tribunalo mia pledparolado finiĝis per vorto, senkulpa! TAMEN!

Pensi necesas, profunde pensi. Ne pri solvo ĉar solvo ne ekzistas, sed pri "kulpo kaj pentofaro".

Flandra poemistino Alice Nahon verkis belegan poemon en kiu ŝi diris, "Estas bone rigardi en propra koro, vespere antaŭ enlitiĝi, kaj demandi sin ĉu oni dum tago ne vundis ies koron". Aj, la poemo estas multege pli bela ol stulta traduko mia. Mi nur klopodas redoni iom la etoson de la poemo. Kaj jes, metas al mi vespere la demandon ĉu mi ne vundis koron dum la tago.

Okazaĵoj hazardaj povas frenezigi vin kaj devigi pli profunde pensi, kaj tiam venas la timego, respondo ne plu ekzistas. La ĉiutaga trankvilo ke neniun koron vi vundas iĝas obsedo, panika reago de nescio. Kiu mi estas, kion mi faras, ĉu mi rajtas, ĉu mi povas? Cerbo kolapsas, kaj morto sekvas, morto de ĉiuj sentoj, aŭ ĉu tristo tiel regas ĉion ke vi pensas ke neniu sento plu ekzistas?

Mi renkontis Narcismon kaj fieris pri akompano kiun mi ricevis, sed kiel en realo mi iĝis Eĥo, pli kaj pli. Perdis la atenton de Narcismo, ne plu kapablis komuniki kiel mi volis. Sentoj ne plu atingis Narcismon. Kial vi Narcismo nur okupiĝis pri vi mem, kial vi ne vidis Eĥon, laŭ sentoj eĉ ne plu aŭdis lastajn vortojn. Surdigis konscie kaj ne plu aŭdis lastan vorton de Eĥon?

Ĉu mi ne vundis koron? Ĉu iu vundis koron mian, ĉu tio oni povas demandi? De tempo vivo tro komplikas por kompreni, oni parolas en metaforoj kiujn oni mem ne plu komprenas. Stumblas vortoj kiuj oni kutime flue parolas, hezitas en pensoj kiuj normale fulmas tra kapo.

Post kelkaj horoj mi iros al Portugalio al Faro por serĉi la lumon, foti la sablon, senti la akvon, kombi la cerbon. Iom morti mi esperas, ĉar morti povas doni vivon. Iom mortigi la malgajecon, la tristajn sentojn, aŭskulti al fado, la muziko de la vunditaj koroj. Konfrontiĝi kun melankolio kaj permesi la koron sangi.

Mi devas retrovi min mem.

Mi volis kunporti Noam Chomsky sed rezignis; nun mi kunportas Hannah kaj la "Vita Activa", "La Human Condition". Mi devas refreŝigi la pensojn, kombi la cerbon ĝis kalve. O jes krom Hannah Arendt mi kunportas libreton pri budismo. Mi volas renkontiĝi kun mi.

"Saluton vi, mia plej kara amiko, kiel vi fartas?" Mi nun eĉ ne scias ĉu mi fartas iel ajn.

Eble mi neniam revenos. Imagu ke mi sub ŝtono, belega roko proksima al bela maro renkontiĝas kun nereidino "Thetis" aŭ kial ne, kun "Afrodite Urania" la diino de perfekta amo. Ke mi malkovras ŝin dum momento ke ŝi stelrigardas al mi de sub la roko. Ke ŝi mansvingas kaj montras ke estas loko apud ŝi. Loko de silento, de ripozo de vivo kaj morto. Mi akceptas la proponon kaj loĝas ek de tiam sub roko belega por ĉiam kun nereidino.

Mi legis ke ĉe marbordo de Portugalio estas sufiĉe da vento. Mi estas knabo el la malaltaj landoj. Mi scias al kio kapablas sud- okcidenta vento kaj esperas renkontiĝi kun ĝi. Vento purigas, forpelas la malbonon. Amarajn gustojn, malbonajn sentojn.

Mi timas vivon nun, mi timas maljuniĝon, mi timas ombron. Eble Faro en Portugalio donos lumon.

Dum vojaĝo en Japanio antaŭ pluraj jaroj, mi interkonatiĝis kun Budismo kaj ZEN, la arto de plej malmulteco. La beleco de linio sur papero. Unu bela perfekta konko sur maro malplena. La preskaŭa silento de flugilmovo, la vivo aŭdebla en lignospeco.

Du semajnojn mi havas por retrovi min mem. Por trankviliĝi. Se mi ne sukcesas, mi denove povas esti malgaja kiel nun. Mi gajnis nenion, perdis nenion, aŭ tamen. 2 semajnojn en Portugalio kun mi.

Ĉu mi eltenos tion?