En baza-lernejo mi neniam perdis poentojn kiam ni devis verki verkaĵon. Plaĉis al mi verki ankaŭ kostis neniun penon. Temo ne gravas pri ĉio mi same facile verkis rakonton.
14 jaraĝe mi iris al fabriko kiel juna laboristo. Tempo por verki sur papero mankis, ĉar estis multaj aliaj aferoj kiuj vekis mian intereson. Filmoj, knabinoj, libroj, knabinoj, teatroj, knabinoj, ŝportoj, knabinoj, mi eĉ tiel saĝis ke mi elektis ŝporton en kiu knaboj kaj knabinoj kune ludis. Tamen, sidante sur tramo al urbocentro, sur biciklo, mi verkis belegajn tekstojn pri diversaj aferoj, ĉiujn interesajn evidente, ĉiujn nur en kapo evidente.
Armeo bezonis min. Mi ricevis armilon kiun mi tuj forĵetis sed restis la miloj tedaj horoj de fari nenion. Armeo senutilas por homoj pensantaj. En Antverpeno atendis min belulino kiu amis min, ŝi diris. Longajn leterojn mi verkis kaj sendis ĝin el Altenrath al mia Antverpeno.
Mi nun amas Rob, ŝi skribis re kaj mi mortis juna pro koro rompita. Tute ne heroe kiel decas por soldato utila.
Travagante Wahnerheide serĉante al suno por iom plibeligi la vivon kadukan por ĉiam, mi renkontis Ulrike. Ni salutis, babilis kaj, mi amas vin ŝi diris. Ĉu Rob vi konas demandis mi? Kaj amo kreskis post kontentiga respondo.
Preskaŭ mi konis malsamecon inter kapitano kaj kolonelo, kiam oni diris ke armeo min ne plu bezonis.
Rehejmis mi al Antverpeno kaj devis lasi amatinon proksima al Wahnerheide. Amo instruas kiel plej bona instruisto kaj mia germana estis pli ol kontentiga. "Ich liebe dich" estis vortoj kiujn mi parkeris kaj multe pli amantoj ne bezonas je aĝo 20 jaroj.
Ĉiun tagon mi sendas leteron mi promesis al Ulrike, sed ŝi ploris ĉe adiaŭo. Ĉe mi feliĉe rompiĝis nur la koro.
Mallongajn leterojn minimume 5 paĝajn mi sendis, ĉiun tagon kaj per ĝi mi spertis pli en verkado. Pri sentoj de amo mi skribis kaj mil senutilaĵoj.
Gepatroj plendis ĉiun tagon, ke stulta filo enamiĝis kun malamiko. Grandan militon du ili suferis kaj kelkajn malbonajn memorojn ili daŭre havis en koro.
Prenu do knabino loka diris patrino ĉiun tagon denove, kvazaŭ knabinoj kuŝis ie preta en ŝranko.
Leteron dek paĝan mi sendis al Wahnerheide, Germanio. Mi uzis kiel inko propran sangon miksita kun larmoj inundaj. Adiaŭ estis lasta vorto. Gepatroj aplaŭdis pri saĝa decido de filo obeema kaj mia koro disspecigis en mil partetoj.
Al papero mi rakontis kiel tutan korpon suferis malhavi Ulrike. Ĉiun arbon kiu iam estis en praarbaro Saharo - nun dezerto - oni forhakis por kontentigi mian bezonon al papero por verki.
Profesie mi dorlotis la amodoloron por ke mi ne perdu talenton verki, kaj tiam mi renkontis ŝin. La plej malbelan knabinon el urbo kaj ni edziĝis dum 7 longaj jaroj de suferoj.
Forhaku novan arbon, mi postulis ĉar vortoj devas esti skribitaj pri ĉagreno mia. Maledziĝo ja tamen doloris. Arboj, arboj, forhaku arbojn diable, mi devas verki, pri soleco en ĉambreto post maledziĝo kaj akompana bankroto.
Edzino du aplaŭdegis pri mia verka talento grandega, ĝis tago ke amo forvaporiĝis kaj ŝi malaperis kiel nebulo frapita de varma suno somera.
Arboj diable, arboj. Forhaku pli kaj papero estis plenskribita per nova ĉagreno ankaŭ interesa por relegi post dek jaroj.
Edzino tri korektis ĉiujn gramatikajn erarojn. Restis al mi nur paĝoj plene ruĝaj de korekta inko.
Ĉion ĝis plej lastan folieton mi direktis al ruboj. Miloj da arboj kiuj suferis mian verkademon malaperis en rubujon.
Dum 7 jaroj mi verkis nur en kapo. tekstoj pri amo, temo plej ŝatata kaj pri dioj, diabloj kaj aliaj malagrablaĵoj. Kaj pli kaj pli pri simplaj aferoj kiel decas por simpla laboristo.
Kiel feliĉa mi povis esti kiam mi povis knari plej belsonan frazon en moleco de cerbaro.
Lernu Esperanton, diris Gerd Jacques kiu prizorgis budon pri la lingvo kaj mi faris, mi obeis el kutimo obei virinojn kaj la evidenteco fari tion.
Gerda malaperis, el ĉiuj libroj kiun mi iam legis la plej teda. Kompetentaj instruistoj pene klopodis enkapigi strangan lingvon en cerbaron de viro kiu jam 27 jaroj forlasis lernejon.
Mi neniam forgesas akuzativo mi diris, sed survoje al fino de la frazo mi perdis ie la N.
Li estas utila diris la esperantistoj el Antverpeno kaj ili elektis min prezidanto de La Verda Stelo. 3 jaran kontrakton mi plenumis kaj tiam la deloga voĉo el SAT konvinkis min ke mia loko estas inter tiuj kun kiu mi dividis la tagojn, la laboristaj simplaj. Multajn simplajn laboristojn mi ne renkontis en SAT sed ja multege da feliĉo.
Ĉu mi kuraĝas, mi demandis mi mem iun tagon kaj prenis malnovan fontoplumon, paperon kaj multe da kuraĝo kaj mi verkis tekston en stranga lingvo Esperanto.
Sekvis dekojn da, centojn da tekstoj kaj la pokaj momentoj ke mi kapablas verki simplajn tekstojn, kiuj ĉiuj komprenas, mi estas la reĝo de la mondo.
Kiam la emocioj de la koro per miaj fingroj povas tuŝi paperon aŭ nun duran diskon kaj la reton, mi sentas feliĉon kaj se pro iu hazardo iu skribas; plaĉis al mi via teksto, mi ne povas imagi ke Nobelpremio povas esti pli grava, povas doni pli da feliĉo. o jes, kredu min vanteco ne estas al mi fremda.
Verkanto mi ne estas, o vee kiam mi komparas kun talentuloj kiuj laŭŝajne abundas, poeto certe ne, sed io devigas min, kaj tio io estas mia plej kara amiko kvankam tio sento estas senvizaĝa. Arboj ne plu devas morti pro mia verkemo, do mi povas daŭrigi.
Neniu estas devigata legi kaj tio donas grandan liberecon al mi. Kaj kiam mi de tempo relegas proprajn tekstojn kaj okulfrapas al mi belsonan frazon mi estas feliĉa.
Mi fine komprenis ke mi estas mia propra burleskulo.
Sign-in to write a comment.