- Estintaj tempoj multe pli favoris al solidareco ol nun, diris al mi maljuna viro. Ni staris en vico en la lokalo, kie senlaboruloj devas prezenti sin du fojojn monate. Kvankam mi ne emis paroli, mi tamen respondis pro solidareco kun la parolanto;
- "Ĉu"?
- Estintaj tempoj ĝenerale estis multe pli bonaj li daŭrigis. Ni ne havis la makakojn ĉi tie, la brunajn simiojn, kiuj ĉiam pretas forŝteli niajn posedojn.
- Strange mi respondis, de mi ili neniam forŝtelis ion.
- Ankaŭ ne de mi diris maljunul', sed mi aŭdis jam tro da rakontoj.
La spiro de mia antogonisto terure odoris, kaj el la koloro de liaj dentoj mi vidis ke mankas al li dentobroŝo, aŭ li ne uzas ĝin, kio ankaŭ eblas. Mi retropaŝis, kaj pro tio iom pli laŭte devis paroli kiam mi diris: "Strange vi parolas pri solidareco, kaj nun sen sperti faktojn, vi kondamnas plenan homgrupon. Ĉu vi ne scias ke la plej multo de la enmigrintoj estas simplaj laboristoj kiel ni"?
Maljunul’ ŝafe gapis al mi kaj respondis :
- O, jen rigardu marokana seksumanto! Tuj, eble dekkvin personoj rigardis kvazaŭ mi estus la Ĝibulo de Notre Dame. Juna blonda bluokula viro, kun staturo de giganto venis al mi. Li preskaŭ puŝis sian nazon en mian okulon kiam li diris:
- Atentu, venontan baloton ni superas ĉiujn partiojn, kaj tiam vi povos kun viaj marokanaj amikoj reiri al la dezerto!
- Fendu al li la kapon! aldonis alia knabo, samstature sed feliĉe kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Urĝe mi bezonas necesejon, mi konstatis, preparante respondon kiu savos mian vizaĝon kaj kiu ankaŭ montros ke rasismo ne estas normala homa kondutmaniero.
Fulmrapide mi rigardis en la salono kaj konstatis, ke malgraŭ la propagando de Vlaams Belang, la ekstremdekstra partio en Flandrio, kiu asertis ke enmigrantoj nur profitas de senlabora mono, neniu enmigranto estis tie ĉi. Mi konstatis, ke mi staris isolite en grupo de rasistoj. ŝajnas al mi, ke ne estis la momento por diri, ke fakte mi ne konas multajn Marokanojn , kiuj ĝenerale loĝas en alia parto de Antverpeno, sed ke mi havas plurajn turkajn kaj judajn amikojn.
- Li fekas en la pantalonon diris Bluokul’. Tondra ridego vibrigis la fenestrojn de la lokalo. Nu, por esti honesta, mi jam havis pli agrablajn momentojn dum mia vivo. Mia griza ĉelaro baraktis, laboris kaj penis trovi la plej taŭgan frazon, kiu ne nur silentigus la ŝafaron ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ estus la absoluta mortbata frazo por montri ilian stultecon. La nura resulto estis malvarma venteto, kiu trablovis de mia dekstra orelo al maldekstra. Neniu spritaĵo, neniu elokventa frazo prezentis sin por helpi min el la izoleco.
Okulfrapis al mi la solidareco de la rasisma brutaro, kiu daŭre malpligrandigis la cirklon.
Mi povus savi min dirante ion favoran al Vlaams Belang. Diri ke mi havas marokan najbaron kaj ke li estas afabla viro, ĉu tio estas bona ideo? Certe tio helpus, ĉar ĉiuj ekstremdekstruloj diras tion, por montri ke ili ja vocdonas Vlaams Belang, sed fakte ne estas rasistoj. Ĝis nun neniu puŝis min kaj mi sciis ke tio estos la momento ke mi nepre evitu. Unu puŝo signifas baton ĝis foriro al hospitalo.
La viro kun la fetoranta buŝo kriis en mian orelon en la plej plebana antverpena dialekto: "Eble vi mem estas fremdulo"? Jen la solvo, dankon al ĉiuj dioj kaj diabloj por la helpo. Iom balbute mi diris ke mi estas parte Nederlandano. Kia ridego sekvis mi ne plu povas priskribi. La plebanoj hurlis kiel lupoj. “Holandano, li estas holandano” kries fiodora buŝo. “Li ne estas nur marokana adoranto, sed ankaŭ Holandano. Rigardu lin malsaĝa kiel ŝtipo li estas. Venu, ni ne perdu tempon al tiu idioto”.
La cirklo malfermiĝis kaj mi denove povis iom pli trankvile spiri. Venu nun, ordonis la virino de la senlaborkaso. Unu post alia ni ricevis signon en la libro de la ŝtato, ke ni prezentis nin ĉe ofico de la senlabora kaso. La tasko kiel senlaborulo estis plenumita.
Rapide mi saltis sur biciklon. Kompano el Francio petis de mi verki tekston pri solidareco. Malfacila tasko nuntempe kun la tro multaj fortaj ekstremdekstraj partioj dise en Eŭropo.
La robota pedalado sur biciklo, jam plurfoje donis al mi inspiron, kial ne hodiaŭ?
Solidareco li diris aŭ izoleco. Diable du fojoj peti helpon de dioj kaj diabloj en unu tago, ĝis nun mi neniam faris.
Nu ni vidu ĉu eblas verki pri solidareco?
Sign-in to write a comment.