Homoj timas fari "revolucion". Revolucio ne povas estas armita batalo sed devas esti agado, por ke la socio iros pozitivan flankon.

Por atingi tion, oni devas diskuti, libere diskuti, kiu signifas ke ĉiuj ideoj devas havi la saman valoron kiam oni pritraktas ilin.

La celo de la homaro ne povos esti detrui la mondon sed prizorgi ĝin. Tio nur eblas kiam ni havas bonajn edukitajn homojn. Per tiuj mi ne nepre volas indiki profesorojn kiuj tro ofte estas fakaj-idiotoj, kiuj jam delonge forlasis la realan mondon de ĉiutago. Edukitaj signifas, homoj kiuj lernis la fundamenton per kiu oni devas ordigi, dorloti, prizorgi la teron, la ekologian ekvilibron, la interhoman respekton.

Armitaj konfliktoj detruas ĉiam, eĉ kiam homoj militas sub preteksto de "ni faras por la bona afero".

Nelson Mandela, Mahatma Gandi, Martin Luther King, montris al ni la vojon. Tiuj homoj devas esti niaj ekzemploj kaj en tiu direkto ni devas edukadi la postajn generaciojn. Senpage, sen kostoj por la gepatroj nek la studantoj.

Ekzistas nun, per la alveno de komputiloj, tiom da oportunoj por eniri riĉan edukigan mondon, ke fakte ni ne plu havas tempon perdi ĝin al milito. Ni ne militu en nomo de dioj, nek ŝtatoj, nek landoj, nek regantoj, nek lingvoj, nek iu ajn.

Ni studas kaj tio devas estas kontentiga milito kun vi mem.