11-a de septembro

 

Antaŭ du jaroj, je dato 11-a de septembro, kelkaj fanatikaj frenezuloj detruis la fieron de iu urbo, eble de la tuta ŝtato ie en Norda Ameriko, la ĝemelajn turojn. Pli-malpli 3000 senkulpaj homoj mortis. Nu, senkulpaj, ĉu vere? Ĉar kiom el ili subtenis la malhumanan idearon de la prezidanto, iu iom militpreta frenezulo, eble same fanatika ol tiuj, kiuj detruis la ĝemelajn turojn? Li havas la avantaĝon esti prezidanto de unu el la plej potencaj landoj de al mondo kaj tio pravigis, ke li militas kaj subpremas homojn dise en la mondo… (pro dubo, mi aldonas demandosignon) ?


Antaŭ 30 jaroj, je la sama dato, 11-a de septembro, fanatikuloj detruis la prezidentan palacon de iu sud-amerika lando. En la palaco troviĝis la demokrate elektita prezidanto de la lando. Li mortis en la batalo, kvankam la reakciaj novaĵagentejoj disvastigis la veron, ke li sin mem-mortigis. Post ĉi tiu dato mortis en la sud-amerika lando nekalkulebla kvanto da homoj. Ne nur dum torturado en malliberjo, sed ankaŭ pro aliaj kruelaj kaŭzoj. Kaŭzoj, kiuj ne estas enkapigeblaj de “normalaj” homoj.


Kiam oni detruis la ĝemelajn turojn, televidaj kameraoj registris minuton post minuto la okazaĵon. La tuta mondo povis, kvazaŭ estus filmo, spekti kiel senesperigitoj saltis el la fenestroj de la plej alta etaĝo de la konstruaĵo, kaj morte falsis sur la pavimon. Tiuj, kiuj vidis, ne povas forgesi la terurajn bildojn. Unu post la alia, simboloj de potenco kaj bonfaro detruiĝis kvazaŭ estus alumet- skatoloj.


Nun du jarojn poste, la rubo estas forigita kaj la posteuloj de la viktimoj povas viŝi la larmojn kaj iom post iom, iom pli ĉiun tagon, klopodi elcerbigi la kruelan manieron kiel mortis la familianoj. Rekompence al la ĉagreno, la posteuloj konsentis, preskaŭ senproteste, ke la prezidanto de Unuiĝinta Ŝtato de la norda parto de la tiu kontinento, detruu landon ie en la araba mondo. La sango de senkulpaj homoj devas sekigi la larmojn de la posteuloj de la viktimoj de 11-a septembro. Nur kelkaj  milionoj da pacamantoj kuniĝis en dekoj da urboj el la mondo por protesti kontraŭ la detruo de la araba lando. Nur kelkaj milionoj de la pli ol 6 miliardoj da mondloĝantoj. Fakte sensignifa nombro, kiu preskaŭ montras, ke la prezidanto de la potenca lando pravas, kiam li ordonis la kontraŭ-araban militon. 

Ekzaktajn ciferojn pri la mortintoj de la “evento, eĉ la reakciaj novaĵagentejoj ne donis. Nun ili plu kalkulas kiom da junaj homoj kaj indiĝenaj arablandanoj mortas ĉiun tagon, kvankam prezidanto potencul’ jam fine de majo deklaris ke la milito finiĝis, kun evidente granda venko de la heroa ŝtato, la Unuiĝinta Ŝtato de la norda parto de tiu kontinento.


Kiam oni detruis la prezidantan palacon de la sud-amerika lando, la televidaj kameraoj registris la tuton, precipe la televidaj kameraoj de la novaĵagentejoj kiu apartenas al la politika penso de la reakcia unuiĝinta nord-amerika lando. Por la cetere de via vivo vi, kiu vidis la bildojn, povas realvoki la bildon de la prezidanto kiu, kun kasko sur la kapo, staris sur la sojlo de la palaco - ĉu por konstati ke eskapi ne eblas?


La dato estis 11-a de septembro 1973. Dum la detruo de la palaco malmultaj homoj mortis, tamen la progresemuloj, longharuloj de la majo ‘68-movado surstrate protestis, sed ne certas ĉu ili protestis pro la okazaĵo aŭ nur kormemore al la “bona tempo” de la maja revolucio kelkajn jarojn antaŭe, kiam manifestacii estis parto de la ĉiutaga vivo?

Generalo transprenis la potencon en la sud-amerika lando. Li povis fari tion kun la plena subteno de la prezidanto de la Unuiĝinta Ŝtato de la norda parto de la kontinento. Ne estis la sama frenezulo, kiu solvis la problemojn de la posteuloj de la ĝemeltura afero. Estis alia frenezulo sama potencama kiel la nuna prezidanto. Ĉiam la prezidantoj de la Unuiĝinta Ŝtato de la norda parto de la kontinento sekvas la dezirojn de la plej potenca sistemo, la fakta reganto de la lando. Aspektas kvazaŭ, evidente ne eblus, ke por esti prezidanto de la Unuiĝinta Ŝtato de la norda parto de la kontinento oni devas dum la tago de la inaŭguro transdoni la cerbon (en la kazo ke vi posedas ĝin) al la reganta sistemo, por ke vi certe sen proteste kaj pripense, plenumu ĉiujn kapricojn de la vera potenco. (Certe ĉi tiu estas erara tezo, imagu ke tiu eblus en la mondo?) 


Generalo potencama el Sud-Amerika lando starigis ŝtat-teroron. Miloj kaj miloj da homoj mortis en karcero aŭ tutsimple malaperis.


La geknaboj de maja ‘68 de tempo al tempo protestis kaj manifestaciis, kio denove donis eblon kuniĝi en amika rondo. Por pravigi la protestojn, ili komencis nomi sin “la progresemuloj”, ĉar la antaŭ etikedo, komunisto aŭ maldekstrulo, pro okazaĵoj en la Deviga Unuiĝintaj Ŝtato de Orient- Eŭropo, komencis malbonodori. Tamen en 1973 oni devis atendi preskaŭ 20 jaroj antaŭ ol la putrinta sistemo de la Deviga Unuiĝintaj Ŝtatoj de Orient-Eŭropo detruiĝis kaj anstataŭigis de aliaj malhumana suprema sistemo. Iu potenca sistemo kiu montras multajn kompareblaĵojn kun la sistemo en la Unuiĝinta Stato de la norda parto de la kontinento. Do, neelektebla potenco, plene maldemokrata kaj nur forigebla kiam la proletaro decidas iam denove unuiĝi. (Nu mi verkas nun tre seriozan tekston kaj en ĝi ne estas loko por speguli revojn de freneza maldekstrulo, do forgesu la lastan frazon)


Du jarojn poste la okazaĵo de la ĝemelaj turoj, la parencoj de la mortintoj kuniĝis sur la purigita ruino de la konstruaĵoj, ploris, gemenadis kaj revenante hejme ili klopodis forgesi. La prezidanto de la lando profitis de la okazo paroli fortikan lingvon, li denove konvinkis la loĝantaron de la lando, ke “dio benas la Unuiĝinta Ŝtato de la norda parto de la kontinento” kaj jen grava evento finiĝis.


Tridek jarojn post la “evento” en la sud-amerika lando, la loĝantaro devas plu konsenti, ke la iama diktatoro vivas kaj ricevas ĉiun protekton, kiun nur al diktatoroj oni donas.

La tiama komunistoj kaj maldekstruloj nun eĉ ne plu konsentas ke oni nomu ilin tiel, ĉar ili nun estas progresemaj entreprenistoj aŭ plene malsukcesintaj, malkontentaj manlaboristoj, kiuj devas premi stultan butonon por gajni la buterpanan monon, aŭ faras alian cerbomortigan laboron, kiu donis al ili, pere de ruzaj retorikoj de la ekonomia potenco, titolojn kiel “servanto de komputila direktita maŝino” aŭ alia sensenca vorto kiu indikas, ke ili ne plu estas laboristoj, sed … … … ja kion ili estas, kian nomon ili nun donas al si mem? Fek' al la kultura revolucio de majo ‘68, kiu forprenis la certecon el la homa vivo!


La anoj de maja ‘68 aranĝis ankaŭ gravajn rememorajn vesperojn. Post sunplena tago en septembro la 11-an, ili kunvenis, pompe vestitaj per ruĝa kravato por aŭskulti  kantojn kun tekstoj de Pablo Neruda kaj Victor Jarre, la kantisto, kies manojn oni rompis, por ke li ne plu kapablu ludi gitaron, por ke li lernu obei la potencon de la diktatoro. 


Ili ĉiuj ekstaris, kiam la gefiloj de la tiamaj fuĝintoj el la diktatora sistemo, kun larmoj en la okuloj kantis “ unuiĝinta popolo neniam estu venkita”.

Kia mizera aspekto, la viroj kun la dikaj ventroj, kun oraj brakhorloĝoj, kiuj devas montri la lukson! Oni bone povis vidi la horloĝon, kiam ili, kiel malnovaj revoluciuloj, staras tie kun la pugnigita mano alta, kriante pli laŭte ol la muzikistoj kaj en perfekta hispana “Unuiĝinta popolo neniam estu venkita”! La pompaj, preskaŭ putine vestitaj edzinoj, ornamitaj per oro kaj diamantoj, apud ili, kun ruĝe pentritaj busoj, krias helpe al la edzo, revoluciulo… 

Denove, sed nur por kelkaj minutoj, eĉ malpli, ili estas la proletoj de la bona tempo, kiam solidereco estis pli ol nura vorto. La tempo, kiam ili povis nomi sin komunisto, anarkiisto, socialisto sen ke iu hurle ridegis, sen ke iu komencis kondamni la “Komunistan Manifeston" aŭ iun ajn formon de egaliga strukturo, sistemo, kiu estas la sola por ke la homaro pluvivu. 

Jam  dum la paŭzo nia “purigitaj proletoj’ malŝnuris la kravaton, kaj la edzinoj pligrandiĝis la dekoltaĵon, kvazaŭ ili volus montri, ke ili plu ne surhavas mamzonon, la simbolon de virina libereco en majo ‘68..

Ili rakontis al kia “danĝera” manifestacio ili partoprenis por montri la abomenon al la teruraĵoj en la sud-Amerika lando.


Post la paŭzo rakontisto legis pri la lernejo de Sankta Maria, kie pli ol 3500 proletoj estis mortpafitaj. Pri homoj, kiuj posedis nenion kaj al kiuj la sistemo eĉ volis forpreni la dignon. Sed dignon oni ne povas forpreni, oni perdas ĝin nur kiam oni, plena de havemo, en skatolo da mono serĉe kaptas. Kaj tion la proletoj el la sud-amerika lando ne faris.


La rememorfesto finiĝis kaj la “purigitaj proletoj” iris al bona restoracio, ĉar aŭskulti proletajn kantojn malsatigas. Kune kun aliaj amikoj, kiuj kun la haroj ankaŭ fortondis ĉiun formon de progresemo, ili estis gaja, ili trinkis bongustan vinon el Ĉilio, ne ĉar ĝi estis malmulte kosta, sed por subteni la novan reĝimon, kiu alportis tiom da oportunoj al la laboristaro.

Jen vidu kian grandan paŝon antaŭen ili faris! Ni mem ne plu devas manlabori, la “kamaradoj” el la mizeraj landoj faras nun la malbonodoran kaj danĝeran laboron, kaj eĉ je plej malalta prezo.


Kiam ili prenas kafon sur teraso, maljuna viro kun gitaro, stratmuzikanto, komencis kanti laboristan kanton el la tempo, kiam kalo sur la manoj estis normala afero. Iom kompate oni donacis al li magran moneron, iu eĉ kuraĝis diri:” Senkatenigu vin de malnovaj revoj, amiko, estas 2003 nun”.  


“Unuiĝinta popolo neniam estu venkata”! Ĉu vere estas tiel malfacila por kompreni kaj rememori tion? Kie la laboristoj nun estas?


jakvo- maljuna revulo


La teksto aperis originale en Laŭte!168. Mi subskribis per la nomo Ĵo Lomoso.