Mi kverelis denove, kordoloras. Ĉiam tempo por retrorigardi. Damne, kiom da pordoj mi jam frapslosis, kiom da pontoj mi bruligis malantaŭ dorso. Idioto!

Sento de soleco premas la koron kiam mi sola sur mia insulo droniĝas en letargio mem kreita.. Tiu memkompato kiu tranĉas tra koro, lamigas ĝis la pensoj.

Denove komencas la batalo al elsindrigo kiel fenikso , aŭ ĉu nur kiel trista klaŭno? Montru la ventmueliloj por ke mi ekbatalas.


Ĉevale mi denove rajdas, fiere , donkiĵote kun sama trista vizaĝo. Serĉante Dulcinejan aŭ novajn malamikojn kiuj baras la vojon al honesteco.


Rosinant mia kara ĉevalo, ek galopu nun aŭ ĉu vi jam sentas oldecon en ostoj. Galopu nun , ne petu min uzi la spronojn, mi ne plu povas.


Kial vi silentas Sancho Panza, servisto tiel kara? Mil foje pli saga ol mi.

Ombras cirkaŭ mi dum mi ĉevalas tra suna vetero.


Retrorigardu nun kaj konfesu. Kulpo!