Karaj amikoj,


Ek de la jaro 2000, kiam mi iĝis sekretario de Ĝenerala Konsilantaro de SAT kaj poste Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT, mi decidis alterne partopreni al SATEB- kongreso tiam okazinte en Barlastono kaj SAT-Amikara kongreso en iu loko en Francio. Volonte, mi partoprenos iam kongreson de Sveda LEA-o, sed ĝis nun ne sukcesis.

Mi volas partopreni ĉi tiujn kongresojn ĉar mi komprenas la gravecon de ili en rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda. Sed ankaŭ, ĉar mi ĉiam ĝuas la amikecon de SAT-Amikaraj kongresoj.


En 1958, mi vizitis kiel juna knabo de 12 jaraĝo, por la unua fojo, Francion. La lando kie, laŭ la Flandroj, loĝas la dioj. Ĉu vere? Nun, pli ol 50 jarojn poste, Francio estas por mi lando kiu ne nur estas mirinde bela kaj varia laŭ naturo kaj regionoj, sed ankaŭ la lando de SATanoj.

Jes, la plej multaj membroj de SAT loĝas en Francio, mi dankas vin karaj kamaradoj, por via fideleco kaj sindono al la asocio kiu plene estas en mia koro.


Mi venas ĉi tie evidente unue, por partopreni la kongreson, la diskutojn, sed ankaŭ por aŭskulti al vi kion SAT povas fari por ke en ĉiuj landoj de la mondo, homoj, laboristoj, komprenu la utilecon de SAT. Por ke ankaŭ en aliaj landoj SAT povu havi same multnombrajn membrojn kiel en Francio.


Jam kelkaj monatoj, kiam mi klopodas ne endormiĝi antaŭ ekrano de mia stultskatolo, mi devas vidi kaj aŭdi de specialistoj, ke nun en la mondo okazas plej granda monda financa krizo.

Ni devas aŭskulti al specialistoj pri mono kaj bankoj, dum ili staras sur la ŝtuparo kiu estas enirejo de ilia kastelo aŭ domego, kiel malbona la financa situacio nun estas. Dankon sinjoroj, sed ni la laboristoj el tuta mondo jam scias ek de naskiĝo, ke estas financa krizo.

Ĉu ne estas, tiel ke laboristoj devas batali tutan vivon por ke oni havu decan salajron, pli malpli komfortan domon, ĉiun tagon buterpanon kun aldono?

Kaj nun, karaj amikoj, mi parolas pri laboristoj kiuj loĝas en tiel nomataj riĉaj landoj, en landoj de bonfaro, kiel Francio, kaj Belgio kie mi loĝas. Milionoj da homoj tamen daŭre vivas mizere, ne havas ion por manĝi ĉiun tagon, apenaŭ havas ŝirmilon kiu protektas ilin kontraŭ naturelementoj. Monda mizero, monda financa krizo estas grava parto de ilia vivo. Plejmulto ne povas iĝi pli malriĉa ol kiel estas nun, malgraŭ monda financa krizo. Pli ol 25% (dudekkvin) de la monda loĝantaro devas vivi per malpli ol unu dolaro tage. Kaj imagu; tio estas nur la ciferoj de Monda Banko. Mi ne volas paroli, ke en Afriko 1 persono el 2 devas vivteni sin per 1 dolaro tage.


La plej malluma nubo havas oran randon, oni diras. Kiam mi pripensas, la ora rando de la nuna financa diluvo estas, ke ni, la homoj el riĉaj landoj, denove devas pensi, denove devas singarde elspezi la monon kiun ni havas. Eble, ĉi tiu situacio proksimigas nin al tiuj, kiuj malhavas, la malriĉuloj, la senhejmuloj, la tiel nomataj plebanoj.


Post falo de la Berlina muro, socialistoj kaj komunistoj reteriĝis en angulo. Devis aŭdi ĉiun tagon ke la laborista paradizo ne eblas, neniam ekzistis. Skribis Francis Fukuyama en dikaj libroj, al li kutimaj, ke kapitalismo estas la nura kaj plej bona sistemo.

Nun, 20 jarojn post falo de la sistemo en orienta Eŭropo, ni konfrontiĝas kun nova vero. La mirinda sistemo, pri kiu fanfaronis la riĉuloj el tuta mondo, ne funkcias, krome se oni kreas ĉiujn 20 jarojn financan krizon, aŭ olean krizon kiu devas repuŝi la laboristaron en angulon. Silentu aŭ perdu laboron.


Kiel longe ni silentas plu. Kiom da financaj krizoj oni devas krei kun celo bridi nin antaŭ ol ni rektigas la dorson kaj diras „sufiĉe nun”?


Lingvaj asocioj por laboristoj, kiel SAT-amikaro kaj peresperanta asocio kiel SAT, devas nun agadi, preni kontaktojn kun kolegoj dise en la mondo. Estas tempo ke ni kreas veran solidarecon. Ne la solidareco de la regionoj aŭ landoj, sed solidareco tutmonda. Ne la solidareco kiu protektas nur propran regionon, sed solidareco tutmonda.


Kiam ni laboristoj denove kuraĝas nomi nin laboristoj kaj ne uzas la sensignifajn titolojn kiujn la estroj donas al ni, ni eble jam faris paŝon antaŭen. Ni fieru pri kiuj ni estas, laboristoj!

Ne sufiĉas ke ni bonfartas, havas decan vivon. Ĉiuj, vere ĉiuj homoj en la mondo, devas havi liberecon pensi, agadi, entrepreni.

Ĉiuj homoj en la mondo devas havi eblon esti propra mastro de sia vivo kaj penso.

La lingvo Esperanto estas plej utila maniero por korespondi mondvaste, por interŝanĝi ideojn, por kleriĝi.

Do ni uzu tiun lingvon kiel eble plej multe. Ne krokodilu, parolu Esperanton, por ke vi povu esti kunbatalanto en nia laborista revo.

Mondo sen ekspluatado, mondo sen subpremo, mondo honesta.

Havu agrablan, fruktodonan kaj klerigan kongreson, kaj parolu Esperanton.



Jakvo Schram

Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT