Ie, sed ne demandu al mi kie, troviĝis planedo tute blu-verda. Laŭ mi aŭdis plej agrabla loko por loĝi, kondiĉe ke vi apartenis al la posedantoj. La posedantoj estis plej malgranda grupo sur planedo, sed tamen kaj strange ili posedis ĉion.
La posedantoj oni nomis la dekstraj manuloj, ĉar por ĉion kion ili faris ili uzis la dekstran manon. Plej granda grupo estas la malposedantoj aŭ kiel oni nomis ilin la maldekstraj manuloj, ĉar por ĉion kion ili faris,ili uzis la maldekstran manon. Kelkaj, sed vere nur kelkaj kapablis uzi ambaŭ manoj. Ili same lertis per maldekstra ol per dekstra mano, oni nomis ilin la intelektuloj. Ilia tasko estis pensi kaj verki gravajn verkojn pri problemoj kiuj ne estis solvebla, ne plu ekzistis aŭ povus okazi.
La dekstraj manuloj regis, ili posedis kaj, nu eble ne estas la ĝusta vorto, sed ili subpremis fakte la maldekstrajn manulojn.
Eble vi nun pensas, diable malagrabla afero, sed bonvolu ne pensu tiel. Vidu, la maldekstraj manuloj, apenaŭ komprenis ke ili estas ekspluatata, eĉ pli, multe, multegaj helpis la dekstrajn manulojn subpremi propran popolon. Ili flatis la subpremantojn kaj klinis kiel eble plej profunde la kapon por la ‚estroj’ kun celo havi la favoron de tiu, kiu subpremis ilin.
Iun tagon, ano de intelektuloj alparolis la maldekstrajn manulojn kaj diris, estimata idiotaro - tre flata alparomaniero sur nia planedo - Mi pensas, post longega cerbumado, ke vi devas liberigi vin de la subpremo de la dekstraj manuloj! Tuj 90% de la maldekstraj manuloj forlasis la ejon kie la intelektulo parolis, grumblante ke ili ne volis perdi la favoron de la subpremantoj tiel karaj.
Ĉar vidu, kvankam ili ja devis doni sanon kaj vivon por la subpremulo, rekompence ili ricevis salajron. Per tiu salajro ili povis aĉeti manĝon en vendejo de dekstraj manuloj, ĉar bedaŭrinde sed vere maldekstraj manuloj ne havis kapitalon por havi propran entreprenon. Do ili re alportis la salajron al tiu, kiu donis ĝin al ili. Fakte sistemo stranga, sed nu … kiel dirite, kelkaj maldekstraj manuloj restis aŭskultante la vortojn de la intelektulo.
Estimata idiotaro, la intelektulo daŭrigis oratoron, la sola maniero por havi pli bonan vivon, estas klerigi. Por ne aspekti pli idiote ol ili ja estas, plejmulte de la maldekstraj manuloj forte kapjesis por ŝajnigi ke ili komprenis kaj subtenis la vortojn de la intelektulo.
Iu, ege kuraĝa maldekstra manulo levis manon kaj demandis al intelektulo; bone, klerigi he, bone, sed vidu estimata penskapulo - tre flata alparolmaniero sur nia planedo - mi devas labori azene de frumatene ĝis malfrue vespere, kiam kaj kiel mi devas klerigi.
La solvo, respondis la intelektulo estas simple kaj trafe. Estas tro da maldekstraj manuloj, do ni ĉesu fikadon. Unue, via kvanto malkreskas, kio estas bona kaj due, dum tempo kiun vi kutime fikas, vi nun studas kaj klerigas.
La sama brutala hundo kiu antaŭe jam dubigis la saĝecon de la intelektulo diris nun. Fiki daŭras 2 - 3 minutojn. Fiki ni faras rapide por ne maltrafi tro da dorm-horojn. Ĉu ni multe povas klerigi en tiu tempodaŭro?
Arg, respondis la intelektuo, ĉe mi fikado bezonas horon aŭ se mi havas bonan tagon pli ol horo. Mi pensas dum fikado, mi prenas atenton por amatino, dorlotas ŝin, donas plej bonan de mi mem. Do nun, se por vi fikado estas iu besta okazaĝo, iu rapida maniero por trankviligi korpon, forgesu kion mi diris, kaj respondu, kion vi faras dum libera tempo. Ĉiuj tuj ridete diris diboci, kiel eble plej multe trinki, kaj esti ebria por forgesi nian sorton.
La intelektulo ŝanĝis mienon tiel ke ĉiuj , eĉ la plej stulta, komprenis ke li pensis. Plena silento regis en salono.
Mmmmm, jes, li komencis parolon, mi jam vidis ke dimanĉe kiam vi eliras dogmarejon, ke vi tuj iras al trinkejon kie vi forkonsumas grandan parton de la salajro. Mi do nun proponas al vi; ne plu iru al dogmarejo, ĉar dogmarejo estas kvazaŭ drogo por maldekstraj manuloj, do uzu tiun tempon por klerigi. Tre substreke li diris tiujn vortojn kaj samtempe li uzis manon por substreki ĉiun vorton.
Tuj 90% de la restantaĵo forlasis la salono. Tiuj, kiuj restis estis aro da malkontentuloj kiuj aŭ vere volis klerigi, sed ankaŭ parto kiu ĵaluzis al dekstraj manuloj kaj volas esti kiel ili kaj tial volas forpreni posedaĵon de dekstraj manuloj por mem iĝi subpremulo.
Al tiuj kiuj restis la intelektulo diris; Ek de nun vi devas studi el libron kiun mi eldonis kaj vi tuj rekonas ĝin, ĉar male al libroj de dogmaruloj kies libroj estas skribitaj sur flava papero, kaj libroj de dekstruloj, kies libroj estas verkitaj sur blua papero, nia sola kaj prava vero verkiĝis sur ruĝa papero. Multaj o-oj kaj a-oj estis aŭdeblaj. Tuj la intelektulo povis vendi kaj riĉigi per vendado de sur ruĝ-papera verkitaj veroj.
La dekstraj manuloj kiuj aŭdis pri la kunsido de la maldekstraj manuloj koleris kaj diris ke la verkaro sur ruĝa papero estis malbona por la uloj de maldektraj manuloj. Ili ne plu donis laboron al tiu grupo, kiu evidente pliakrigis studadon kaj evidentigan kontraŭbatalon de dekstraj manuloj.
La planedo je kiu ĝis nun regis ordon, almenaŭ laŭ deziro de dekstraj manuloj, iĝis infero en kiu du grupoj kontraŭbatalis unu alian.
La situacio akrigis ĉiun tagon pli kaj pli kaj kelkaj parolis pri revolucio, transpreno de potenco.
La maldekstraj manuloj kreis propran regionon kiun ili nomis la maldekstra paradizo.
Kiel gvidanto prezentis sin juna viro kiu jus malsukcesis esti intelektu, ja kapablis skribi kaj labori per ambaŭ manoj sed en kapo iu parteto ne ricevis sufiĉe da saĝo por ke li povu nomi sin intelektulo.
Tamen! semajno post kiam li kaptis potencon de la maldekstra paradizo li komencis ordoni, kvazaŭ li estis dekstramanulo.
Li kreis du listojn. Liston kun ordonoj kaj liston kun malpermesoj. El plej stultaj de la anaro li kreis ĝendarmojn kiuj devis kontroli ĉu ĉiuj obeas la listajn devigojn.
La tuta planeda-anaro parolis pri la maldekstra paradizo. La dekstraj kun abomeno kaj malestimo, kun iom da timo ankaŭ ĉar ili komprenis ke, se la maldekstra paradizo kreskus, fine ili devis lerni uzi maldekstran manon kaj adaptiĝi al normoj de la maldesktruloj.
Ili komprenis ke, se la paradizo iĝis tro granda, ili perdus potencon kaj o ve, eble mem devis labori anstataŭ ke ili povus ekspluatadi aliajn ulojn.
Ano de intelektuloj kiuj iom pli orientiĝis ĉe dekstraj manuloj havis planon. Ni fipropagandu pri paradizo li diris kaj propagandas nekredeble favore al nia sistemo.
Alia intelektulo, iom pli maldekstre orientita diris; sed tiam ni devas mensogi ĉar nia sistemo stinkas, estas malbona, konstruiĝas je malĝusto.
Tria intelektulo parolis kaj proponis ke, se oni povus inviti la gvidantojn de regionoj, oni povas eble havi kompromison. Li propagandis pri iu tria vojo.
Evidente ĉiuj hurle ridegis. Ne eblas iomete subpremi, ne eblas iom ekspluatadi, ne eblas, o, multe ne eblas por ke la sistemo de dekstraj manuloj plene kolapsis kaj ili komprenis tion kaj decidis funkciigi planon A, fipropagandi kaj propagandi favore al propra projekto.
En Paradizo plejmulte de la maldekstraj manuloj diligente studis kaj klerigis. Kelkaj jam atingis nivelon tiel alta ke ili komprenis ke en paradizo estis nur unu granda fuŝo kaj tio estis la gvidanto.
Se nia paradizo suskcesos nur eblas se ni ne nur klerigu sed liberigu samtempe. Ni devas liberigi nin de demagogio, de falsaj promesoj, de politika manipulado, ni devas klerigi tiel multe ke ni povas kaj kapablas regi ni mem. Ke ni ne bezonas ordonantojn kaj ordonistojn ĉar fine ili same aĉas ol la dekstraj manuloj kiuj ekspluatadas.
La gvidanto de la maldekstra paradizo ordonis ke ĉiu, kiu subtenis ideon de libereco devas esti malliberigita kaj ke ili devas helpi konstrui fabrikojn kaj fervojan reton kaj pli de tiuj utilaj aferoj kiuj servas al la publiko.
Unu de liaj minstroj laŭte aplaŭdis la ideon, ĉar li jam kelkfoje konstatis ke la maldekstra paradizo ne havis la senpagan helpon de iu sklavaro por senpage konstrui socion. Nun kun la malliberigitaj obstinuloj li havis la laborforton senpagan same kiel la dekstraj manuloj uzis dum centoj da jaroj.
Finfine troviĝis tiom da maldekstraj manuloj en liberejo de la maldekstra paradizo ke la postrestantoj ne plu havis tempon por klerigi sed tage kaj nokte devis labori por havi magran buterpanon.
Iun tagon la tuta sistemo kolapsis.
La dekstraj manuloj donis grandajn festojn kaj estis nekredeble feliĉa kaj eĉ diris laŭte kaj publike ke la sola sistemo kiu estis bona, estis tiun de la dekstraj manuloj. Ili fiere daŭrigis ekspluatadi la maldekstrajn manulojn. Pensis ke ĉio estas permesata kaj por ke neniam plu la maldekstraj manuloj revus pri paradizo ili disvatigis la plej teruran kiu troviĝis en skatolo de Pandoro. Ili liberigis timon!.
Ne daŭris longe aŭ ĉiuj timis, timis pri propra ombro, pri ulo kiu havis alian koloron ol la amaso, kiu kredis en aliaj spiritoj kaj dogmaroj.
Fine restis en tuta planedo nur malgranda grupo kiu daŭre klerigis kaj diligente studis. Ili nomis sin mem la ‚malrapidantoj’.
Laŭ interkonsento ili daŭrigis laŭ planoj de la malnovaj maldekstraj manuloj kaj klopodis klerigi. Ili diskutas, kaj lernas kompreni, serĉas al iu vero, se almenaŭ ĝi ekzistas.
Ili ne akceptis estrojn, nu ja, ili havis oficialan parolanton kiu estas konsiderata de la dekstraj manuloj kiel estro, ĉar dekstraj manuloj ne povis vivi sen ideo de estroj kaj gvidantoj. La ‚malrapidantoj’ vivis en malgranda grupo , klerigas kaj respektas liberecon.
Kio estas tio, demandis ulo kiu volis aliĝi al la grupo. Libereco, ĉu tio ne estas ĥaoso, anarkio plej negativa. Kaj la oficiala parolanto respondis.
Libereco permesas al vi ĉion, nur pensu. Se vi volas malfermi la brakojn, plene kaj tute, vi rajtas, vi povas, faru bonvolu. Nur demandeto, se mi prenas liberecon stari proksime de vi kaj vi malfermas la brakojn kaj pro tio batas mian nazon, ĉu vi en tiu kazo ne misuzas vian liberecon.
La novulo gapas kaj ne respondas.
Vidu diris la oficiala parolanto, nur kiam vi havas respondon al mia demando vi povas aliĝi al nia grupo.
Ŝajne tial la grupo de ‚malrapidantoj’ daŭre estas malgranda. Plejmulte ne komprenas ke absoluta libereco havas limojn. Se oni bezonas gvidantojn por kompreni tion, se oni bezonas regularojn kaj ordonojn por kompreni tion, oni ne pretas aliĝi kaj devas resti inter la ekspluatantoj kaj friponoj. Oni devas resti inter la timantoj kiuj iom post iom fosas propran deluvon.
Ankaŭ ilia sistemo baldaŭ eksplodas, espereble sufiĉe da planedanoj klerigis kaj povas daŭrigi vivon en paco kaj amo.
Neniu ekspluatado, neniu profito plu ekzistas, imagu!
Tamen de tempo nigra blanka estas proksima al realeco.
Libereco tamen nur eblas kiam ekzistas respekto. Kiel mi diras, se iu malfermas larĝe brakojn, li povas. Se li frapas mian vizaĝon farante tion, mi petas ĉu li povas preni liberecon malfermi brakojn tiel larĝa ke mi suferas pri lia libereco?
Libereco, vera libereco ne direktas al ĥaoso sed al plena ordo. Senestreco evidente ne eblas. Sed homoj devas lerni estri sin mem. Dumviva klopodo mi pensas. Do la sola kiun vi devas akcepti kiel estro estas propra persono.
Nek dio, nek estro! ne devas esti nur slogano.