Pardonu amikoj. teksto en mia lingvo la antverpeno. Kara amiko mia mortis. Mi sentas nur ĉagrenon. Permesu do ke mi laŭdas lin per mallonga teksto en la Antverpena dialekto (traduko sube):
Mia amiko mortis Ĉiun mekredon kaj jaŭdon mi atendis, esperante ke Wim enirus (trinkejo de socio kultura centro kie mi volontulas) por havi ruĝan vinon aŭ porton. Bedaŭrinde ne plu okazas. Jam tro longe mi malhavas niajn diskutojn pri 'krapulo de tiuj ulo de 'Het Blok' kaj aliaj ekstremdekstraj oportunistoj, al kiu vi sentis nur naŭzon. Mi malhavos viajn rakontojn pri 'flamenko kaj kanti kantetoj' kaj pri la demagogoj, tiuj politikaj oportunistoj. Mi estas trista kaj nekredeble kolera. Ĉiam estas la bonuloj kiuj unue mortas! Mi malhavos vin Wim, ĉar dek minutoj kun vi donis al mi kuraĝon. Mi estis preta iri al revolucio. Ne per armilo ĉar tio estas por politikistoj, sed per nia lingvo, tio de 'l Urbo, kiu tiom malmultaj homoj daŭre parolas. Saluton Wim ĝis en cielo. Kaj tiu de 'Het Blok' ni ne permesas eniri. Ĉar la cielo Wim estas nur por homoj kiuj kapablas kaj volas kunlabori kun tiuj turkoj kaj marokanoj kaj aliaj fremduloj kiuj serĉas ĉi tie feliĉon. Mi sentas nur ĉagrenon Wim. Mi restas momenteto ĉi tie Wim por defendi la remparoj, nun ke vi ne plu estas ĉi tie. Ne faru al vi zorgojn Wim mi ne permesas ilin eniron en Elcker-Ik, tiu krapulo, tiuj oportunistoj. Ne al mia bufedo Wim Saluton amiko, mi jam malhavas vin Kelkajn klarigojn. Wim - Wannes Van De Velde laŭ artista nomo, estis tre fama gitaristo. Laŭ hispanaj famuloj, kun kiu li ofte ludis, la plej bona ne-hispana flamenko gitaristo en mondo. Mi jam konis lin dum jaroj. Ni salutis unu la alian ĉar nia aspekto de harharo estis sammodele. Iun tagon mi haltis kaj komencis paroli kun li, kaj malofte okazas ke du homoj sentas amikecon ek de unua momento. Ni komencis paroli kaj estis kvazaŭ ni jam estis amikoj dum jardekoj. Kiam mi komencis labori en socio-kultura centro Elcker-Ik li enirs la trinkejon kie mi deĵoras. Ek de tiam li venis ĉiun semajnon por diskuti pri ĉion. Plej ofte pri niaj malamikoj la uloj de Vlaams Blok (ekstremdekstra politika partio el Flandrio). Pri nia nekompreno ke politikaj partioj kiuj klopodas disigi homojn povas agi en demokratio , kiu baziĝas je kunlaboro. Wim estis revoliciulo, vera. Ne por krei revolucion kiu anstataŭas unu politikan oportuniston per alia. Wim estis progresemulo, aŭtenta socialisto,, humanisto. En la jaro 2000 oni konstatis ke li suferis leŭkemion. Dum du jaroj li ne povis kanti nek ludi gitaron, sed li revenis, resanigis. Ĉiun tagon li ludis dum 5 horoj gitaron por rehavi la necesan lertecon. Komence de la jaro 2008 li denove malsaniĝis kaj apenaŭ plu povis ludi la gitaron al li tiel kara. Diskuti kun li donis al mi aeron, refreŝigis mian cerbaron, mian menson. Ofte li diris al mi: vi ne lasas tiun krapulon de Vlaams Blok en trinkejon ĉu. Sed li scias ke neniam mi restas en sama loko kun ekstremdekstruloj. Do ili ne estas bonvena en 'mia' trinkejo. Mi promesis al mia amiko, al Wim Kiam mi parolas pri :"sed per nia lingvo, tio de la urbo" mi iom volas klarigi. Antverpenanoj, neniam nomas la urbon Antverpeno sed ĉiam parolas pri 't Stad' ('l Urbo) Tiu de Het Blok estas anoj de Vlaams Belang antaŭe Vlaams Blok (ekstremdekstra politika partio, plej aĉa.) Wim ne kredis je dioj, same kiel mi, sed ni ofte parolis pri cielo, iu loko kie homoj ne havas potencon, kie ne ekzistas partipolitiko. Iu socialista ŝtato mi nun pensas, kie ĉiuj homoj egalas kaj akceptas esti egala.
www.kleinantwerpen.be
Ankaŭ mi, kaj eble estas iu kiu venas dum la jaroj, fajfas pri morto, kaj vere esperas ke neniu lasas eĉ larmeton por mi, ke neniu sentas doloron. Ĉu iu senco de seniluziigo en vivo? MI ne scias. Mi ŝanĝis nenion al bildo de la mondo. Por la mondo mi estas senutilaĵo kiu pasis. Mi nur esperas ke mi ne estis tion por mia amikoj kiujn mi havas kaj malamikoj, kiujn mi apenaŭ havas.
Jes vi scias, de tempo filozofiaj pripensoj regas la koron.
Sign-in to write a comment.