Jam iom da tempo kelkaj homoj el Ipernity estas atakita de ĉiam la sama persono. Unu persono eĉ estas severe minacata per morto nur pro fakto ke ŝi loĝas en Usono kaj estas amikino de mi. Aliaj pro fakto ke mi lasas afablajn komentojn ĉe fotoj ktp.
Nun tiu sama persono metas foton de mi sur sia blogo kun indiko ke mi estas drinkemulo. La foto estis farita dum Esperanto Kongreso de asocio en kiu mi plenumas kelkajn taskojn kun celo helpi la asocion. Do ne nur rilatas pri mi sed ankaŭ pri la asocio. Ne rilatas nur pri mi sed pri aliaj personoj de Ipernity. Malgraŭ plendoj ĉe respondeculoj de Ipernity ĉi tiu persono povas daŭrigi sian detruan laboron. Mi nun eĉ ne volas paroli kiel ŝi klopodis detrui mian privatan vivon, mian familian vivon.
Mia demando nun estas ; kial Ipernity permesas ke ano sen problemoj minacas aliajn anojn de Ipernity.
Ĉu ni devas komenci dubi pri sekureco de Ipernity. Ĉu Ipernity volas krei rubujon en kiu ĉiu povas sen problemoj minaci homojn, fifamigi homojn? Mi apenaŭ povas kredi tion sed esperas ke baldaŭ oni prenas paŝojn por eviti ke iu kreas el amika rondo - kiu certe estas la celo de Ipernity - porkejon en kiu ĉiu povas aerumi sian frustraciojn.
Iu sen problemoj povis aperigi usonan flagon kaj alvoki mortigi ĉiun tagon unun Usonanon, alia sen problemoj povas mortminaci anon de Ipernity kaj fifamigi aliajn homojn.
Eble tiuj homoj havas seriozajn personajn problemojn kaj el frustracio plenigas la senvaloran vivon atakante aliajn homojn.
Estas mia espero ke baldaŭ Ipernity kreas politikon de respekto por ĉiuj homoj, por ke la privata svero de ĉiuj anoj estu garantiita.
Estas precipe pli domaĝe ke la aferoj okazas ĝuste en rondo esperantista. Projekto de dr Zamenhof kiu celis per kreado de la lingvo havi pli pacan mondon.
Tiuj personoj kiuj ne kapablas respekti aliajn homojn ne nur detruas amikecon ene de Ipernity sed ankaŭ kaj precipe en la mondo de Esperanto.
Estas nekredeble ke unu aŭ kelkaj personoj povas detrui bonan ideon kiu donas al ĉiuj eblon montri siajn kapablojn rilate verkado aŭ fotografado.
La amaso da leteroj kiun mi jam povis ricevi de homoj kiuj subtenas min kaj malakceptas la agadojn de tiu persono, konvinkas min ke rapide ni atingos solvon kontentigan por ĉiuj anoj de la Ipernity familio.
Evidente mi ne pledas ke oni ne plu povas doni kritikon, prefere konstruan al verkoj de aliaj, sed nur petas havi regularon kiu estas aplikata kiu defendas la privatan vivon de ĉiuj.
Mi konscie ne mencias la nomon de tiu persono kun espero ke iu saĝeco povas prilumigi sian cerbaron kaj komprenigi al ŝi ke respekto por vivo de aliaj homoj ne doloras.
amike jakvo
Mi elkore apogas vian demandon por paco kaj amikeco ĉe Ipernity! Ĝis nun, mi ne suferis persone de tiel aĉa atako sed estas tute netolerebla, ke iu estu hatema kun alia persono ĉi tie. Antaŭe, mi jam legis du plendojn pro tiu sama kialo, unu en la franca kaj unu en esperanto (malbonaĵoj eble kontraŭ la sama usona amikino!).
Ankoraŭ komencinta en nia bela lingvo, kaj eble ankoraŭ tro revema kaj idealista, mi tutkore deziras tamen, ke la idealo de Zamenhof estu respektita kiel la homoj mem!
Same kiel John Kennedy fiere diris en Berlino "Ich bin ein Berliner!"... mi diras hodiaŭ "I'm American!" ĉar mi ne povas akcepti stultajn minacojn! ... kaj stultajn akuzojn (Ekz: laŭ mi, ne povas ekzisti komuna responceso por nia Historio!)
Vivu amo, vivu paco, vivu Esperanto! Vivu amikeco inter ĉiuj la popoloj! :-)
Ni ne lasu detrui belan ideon kiu Ipernity estas.
Ĉu vere mi estas politikisto? Kiel prezidanto de Plenum-Komitato de SAT mi plenumas taskon en nia asocio kiu estas sendepende de mia privata vivo. Mi ne estas iu Bush aŭ Sarkozy, sed Esperantisto kiu laboras ene de SAT kun espero ke mia laboro estas utila.
Mi ne petas senzuron al iu ajn, mi petas ke Ipernity protektas la privatan vivon de siaj anoj, ĉiuj anoj.
Mi ne povas imagi ke vi feliĉus se mi dirus publike ke vi estas ebriulo kaj aldonas foton prenita dum momento ke ni kun 5 personoj inter kiu la Ĝenerala Sekretario de SAT amuziĝis. Tute ne rilatis pri diboĉado sed pri amika rondo kiu sidis sur teraso post kunveno.
Krome en Ipernity mi estas kiel ĉiuj aliaj homoj Esperantisto kiu klopodas montri sian kapablon foti aŭ verki tekstojn. Kion mi verkas por SAT aŭ ĝia revuo estas enhave tuta malsama ol kion mi kiel privata persono prezentas en Ipernity. Mi esperas ke malgraŭ mia engaĝiĝo en SAT mi rajtas havi privatan vivon en kiu mi faras aferojn kiuj plaĉas al mi kaj , laŭ reagoj kiujn mi regule ricevas ankaŭ plaĉas al la legantaro. Mi pensas ke ankaŭ mi povas kontribui al Ipernity sen ke mi devas mencii mian engaĝigon ene de SAT.
La atakoj de Tilio al mi kaj mia familio transiras ĉiun regulon de dececo. La mortminaco kiujn ŝi sendis al ano de Ipernity, la kalumnioj kiujn ŝi sendis al anoj de Ipernity ne plu estas laŭ etika regulo. Mi do plendas por ke Ipernity prenas paŝon kaj petas al Tilio ke ŝi bridu siajn akrajn atakojn kontraŭ aliaj homoj en Ipernity.
La malpropagando kiun ŝi faras por Esperanto damaĝas la tutan verdan mondon.
Ne estis mi kiu malkovris la foton, sed estas aliaj anoj de Ipernity kiuj estas ŝokita ne pro la foto sed pro la indikon ke mi estas ebriulo.
Kredu ke la teksto supre estas verkita per plej granda zorgo kaj kun klopodo esti ne kruda sed informa.
Pri iu ajn kritiko al mia agado ene de SAT ĉiuj, kiuj scipovas Esperanton povas sendi plendon al nia Pariza sideo kaj kredu ke oni ege serioze pritraktas ĉion kio povus damaĝi SAT.
Mi scias ke mi ege serioze plenumas mian taskon kaj ke neniu povas riproĉi min pri kio mi faras por Esperanto kaj precipe por SAT.
Se io foto aŭ artikolo ofendas vin raportu al la respondeculoj de ipernity!
Oni atenteme pritraktas la aferojn.
Je la dekstra parto de ĉiuj fotoj kaj dokumentoj oni povas rimarki tiun ĉi noton:
" Ĉu tiu ĉi dokumento estas ofenda aŭ kontraŭleĝa?"
Sufiĉas jesi ...
Kvankam mi venis nun por fermi la debaton mi tamen lasas ĝin malferma ĝis morgaŭ por ke vi legu mian respondon.
Ipernity devas protekti la privatan sveron de ĉiuj siaj membroj.
Ipernity garantias en regularo ke ... NU legu la reagon de Paul, sed ne faras. Kiam tiu persono atakis Mielon, neniu reagis, kiam ŝi mortminacis Cindy neniu reago de Ipernity kvankam.... eble vi konsideras tion ludeton, nu aliaj homoj NE!. Kiam ŝi minacis Maruluno kiu preskaŭ volis forlasi Ipernity, Ipernity faris nenion, denove. Kiam iu juna idioto alvokis Ipernity-anoj mortigi ĉiun tagon Usonanon Ipernity ne reagis. Kiel longe devas esti la listo antaŭ ol Ipernity faras ion por protekti la privatecon de la anoj? Jen pri kiu rilatas mian leteron. Ne pri stulta foto de mi en kiu Tilio nomas min ebriulo. Mi scias pri mi mem ĉu mi havas alkoholan problemon aŭ ne, kaj se estus (kiu feliĉe ne estas) estas mia privata afero kaj neniu devas propagandi pri tiu. Ke miaj dentoj malplaĉas al iu ano de Ipernity ne rilatas pri la celoj de Ipernity sed pri mia privata 'problemo'.
Ĉu mia epato estas sana malsana ne estas afero de Ipernity anoj sed de mi. Tamen kaj denove mi povas se vi volas prezenti ateston ke mi ne estas drinkemulo nek ebriulo.
La fakto ke Tilio sendis tiun informon al pli ol 10 grupoj ene de Ipernity signifas por mi ke Ipernity ne protektas nek garantias privatecon de siaj anoj. Eble vi fajfas pri tio. Nu bone neniu problemo sed mi NE fajfas pri tio kaj do por mi ne bone.
Nu morgaŭ mi metas la tekston ne plu videbla por la anoj de Ipernity sed ne viŝas. Mi atendas novan atakon (kiel mi nun jam ricevas dum 2 monatoj) de la sama persono kaj tiam remetas kaj ĝi restas kiel ĝi estas.
Mi ne estas ĵurnalisto kaj mi kulpigas neniun. Mi nur petas al Ipernity pli zorge regi la aferon kaj protekti la anoj de ĉi tiu reto.
La regularo kiun Paul sendis estas vere ege utila kaj mi postulas, kaj certe ne nur mi ke oni aplikadas ĝin estonte.
Por ke homoj povas legi rezulton de mia letero mi lasas ĝin ĝis ĉi vespere kaj tiam malaperigas ĝin.
dankon Paul por la helpo kaj informo.
Bone ke ĉio estas enordo.
Eble tiu estas leciono al ni ĉiuj esti pli afablaj al unu la aliaj!