La Bordo

de Wang Shiqiang

Se en tago, la noktiĝo estas la bordo de l' tago.

Se en nokto, la tagiĝo estas la bordo de l' nokto.

Se inter viro kaj virino, la virino estas la bordo de l' viro.

Se la ama boato de l' viro povus ankriĝi en la ama tajdo de l' virino,

tiam ĝi fariĝos la bordo de l' eterna amo. 

(trad. Zhang Xuesong)