Hans-Georg Kaiser
Ĉu sonĝe nur?
Ĉu sonĝe nur
mi iom kun vi kuŝis,
en blua nokt' ĉe blua lago
apud vi?
Ĉu sonĝe nur
mi plukis por vi bluan floron
kaj donis ĝin sen vort'
al vi?
Ĉu sonĝe nur
vi kun rideto diris,
ke vi Lun-ano estas,
do, Lunin'?
Ĉu sonĝe nur
mi sentis vian spiron
kaj vian korpon
apud mi?
Ĉu sonĝe nur
mi ne plu sciis,
ĉu vi Luneto estas,
ĉu ne tamen hom'?
Ĉu sonĝe nur
mi kisis vin honteme,
ĝis mi en viaj brakoj
pro feliĉo svenis?
Ĉu sonĝe nur
vi tenis mane bluan floron,
ĝis fine la mateno
vin forprenis?
PS:
La poemo estas inspirita de la poemo "En sonĝo nur?" de la poetino Urbanova.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.