Helga R. Rossmeisl
La fabelo pri la unua neĝo
Estis iam fabelo. En tiu fabelo ludis rolon reĝo, kiu loĝis en kastelo. La reĝo havis filinon, kiu estis tre beleta. Ŝi havis gajajn blondajn buklojn, afablan vizaĝon kaj vestis sin per admirinde belaj vestoj, tiel, kiel tio decas por ĝusta princidino en fabelo.
Kompreneble venis multaj junaj princidoj el la najbaraj landoj kaj petis ŝian permeson edzinigi ŝin.
Kiam ili denove iam kolektiĝis en la kastelo, la princidino parolis al ili: „mi elektos tiun el vi, al kiu sukcesos malmendi la pluvon.“
„La pluvon, ĉu?“ demandis la princidoj mirigite.
„Jes ja, la pluvon!“, respondis la princidino. Mi malamas la pluvon! Li faras malsekaj miajn admirinde belajn vestojn kaj ĝi faras, ke miaj blondaj bukloj malgaje pendas. Ĝi faras min malbela, kaj princidino ne estu malbela!“
Unu el la princidoj, kiu aŭskultis tion, decidis tuj ekiri, por helpi al la kompatinda princidino. Li surmetis la selon al la ĉevalo kaj rajdis sur la plej proksima ĉielarko, kiun li trovis, rekte en la ĉielon. Ĝis la domo de la pluvofaristo. La princido frapis la pordon kaj la pluvofaristo malfermis por li.
„Bonan tagon“, diris la princido, „mi venis por demandi vin, ĉu vi povas malmendi la pluvon. Ĝi faras la kompatindan princidinon tiom malbela.“
„Malmendi mi jam ne povus la pluvon“ klarigis la pluvofaristo, „la arboj kaj la floroj bezonas ĝin, sed eble mi povas iom ŝanĝi la pluvon, tiel, ke ĝi ne plu faras malbela la princidinon. Sed por tio mi bezonas vian helpon.“
La princido devis promesi konduki la princidon eksteren, tuj kiam la unua vintrotago komenciĝis.
Pasis multaj semajnoj, kaj kiam ĝi estis la unuan fojon ĝuste frosta, la princido plenumis sian promeson.
La princidino gracie paŝetis apud li en la kastelparko. Ŝi frostotremis terure, kaj preskaŭ estus klakinta la dentojn, sed ion tian princidino ja ne faras.
Post certa tempo la princidino rigardis timigite supren en la ĉielon. „Pluvas!“, ŝi vokis. „Mi sentis pluvoguton.“
Efektive komencis pluvi, sed la gutoj estis strange facilaj. Ankaŭ ne estis pluvogutoj, kiuj falis el la ĉielo. Estis nuraj etaj glaciaj flokoj!

Plena de miro ambaŭ staris tie kaj rigardis la miraklon: Blankaj pluvogutoj, kiuj aspektis kiel ege etaj vatobuloj – io tia ekzistis ja ankoraŭ neniam!
La neĝeroj sidiĝis softe sur la blondajn buklojn de la princidino. Ili sidiĝis sur ŝian robon kaj la ŝuojn. Kelkaj neĝeroj kroĉiĝis je ŝiaj okulharoj kaj trembrilis tie, ĝis ili degelis. La plej grava tamen estis, ke ili faris la princidinon belega! Eĉ la reĝo estis ravita, kiam li ekvidis la princidinon tia. Kaj kiam la princido rakontis, kiel tio okazis, ke fariĝis el la pluvo neĝo, la princidino decidis edzigi lin. La reĝo ĝojis pri tio, ke lia filino elektis fianĉon, kaj benis ilin.
Nu, vidu, karaj infanoj, se nia beleta princidino el la fabelo tiam ne estus havinta la eksterodinaran deziron, kaj se la princido ne estus plenuminta ĝin, jen ankoraŭ nun ne falus neĝeroj je la kristnaska tempo.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.