Eriko Pene
Rezignado


Gustis mi dumvive ĉion
pri la am', batal' kaj vin'.
Sed pro l' rusthakil' nenion
mi plu trafus kun sentim'.

Eĉ surteras disbatite
mia trinkpokal' sen fam'.
Mia kara gestas spite:
"Ve, amat', glor' pasis jam."

Dankon, signoj, pro la rolo
pri l' naskhelpo de l' poem'.
– Sed la preno de l' pistolo,

plu por mi ne estas tem'!

Erich Mühsam
Resignation


Alles habe ich gekostet:
Liebe, Kampf und süßen Wein -
doch nun ist mein Beil verrostet
und haut nirgends mehr darein.

Und am Boden liegt zerschlagen
meines guten Tranks Pokal;
und der Liebsten Augen sagen:
Lieber Freund, es war einmal...

Dank euch, freundliche Symbole:
Ihr gebart mir dies Gedicht.
– Aber zu der Schießpistole
greife ich noch lange nicht.


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la libreto "Loreleyerkasten" (Lorelaja gurdo),
Strigspegul-Eldonejo, Berlino

Rimarkoj: Mi tre ŝatas la anarkiiston Pene, kiu estis revoluciulo, poeto, verkisto kaj homo kun multaj eksterordinaraj amikecoj. Tre diversaj homoj ŝategis lin, kvankam ili ne eksplicite nomis sin anarkiistoj: ekzemple Tomaso Viro (Thomas Mann) aŭ la fama Rilke, kiu estis eĉ bona amiko de Pene. Kiam Pene parolis en la parlamento de la ruĝa Respubliko en Munkeno pri la mondorevolucio, Rilke saltis subite de la benko kaj kriis: "Vivu la mondorevolucio!" Ankaŭ tion oni devas scii pri la kaprica fajnsenta Rilke por kompreni lin tute. Se oni scias tion, oni legas la poemon
"Pantero" kun tute aliaj okuloj. En Rilke kaŝiĝis ankaŭ revoluciulo, kiu li estis kiel poeto sendube, eĉ, se oni ne ĉiam tuj ekkonas tion je li. Mi persone bezonis kelkajn jarojn por vere entuziasmigi min pri li.

Jen ankoraŭ ridetiga anekdoto pri la nomo de Pene. "Mühsam" signifas germane "pene". Alia samtempa verkisto, kiu ŝajne ne estis tre dotita, estis certa Adam Scharf (se mi ĝuste memoras). "Scharf signifas "akra". Tio kondukis iun mokulon al la vortludo: "Verkisto Pene (Mühsam) verkas akre kaj verkisto Akra (Scharf) pene." Kaj efektive Pene verkis ĉiam sprite, vigle, atakeme kaj humure, certagrade kiel la franca poeto Viljono, do tute ne kiel universitata profesoro. Pene estis korfrato de la brava soldato Ŝvejk kaj moderna posteulo de Strigspegulo. La naziuloj murdis lin en la lasta militjaro de mondomilito II en koncentrejo, ĉar ilin humuro mankis tute. Ili ne vere povis ridi libere pri kio ajn, kaj se iu alia ridis pri ili, ili reagis kun kolera bojado aŭ hurlado aŭ eĉ pli terure – per murdo.


MUEHSAM
(poem-tradukoj)

  • Ĉe l' venkoarko
  • Rendevuo
  • Revoluciulo
  • Rezignado