Hans-Georg Kaiser
Araneo kaj Leibnitz

(araneo)


Mi sidas kun mia tekokomputilo en nia verda pavilono kaj kopias tekstojn.

Jen subite marŝas araneo super la klavaron kaj poste plu sur la blankan tablon. Araneo kun tre longaj kruroj kaj dika kapo. Senhaste kaj netimeme.

Evidente ĝi ne sentas danĝeron. Tio ne estas en ordo. Kial ĝi ne timas, ke mi povus mortbati ĝin?

Leibnitz eraris. Ni ne vivas en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj. Kvankam la araneo tion evidente supozas.

Ĝoju, araneo, ke mia edzino ne proksimas. Ŝi mortbatus vin – nur pro timo.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/