Hans-Georg Kaiser
Cikonio kaj urbestro
Ennestas juna cikonio
el fora lando Liberio!
Sur alta loko de tegmento
eltenas ĝi jen eĉ en vento.
Urbestro bone ĝin komprenas,
kaj tial multe pri ĝi penas.
Kun cikonioj sur la domoj
pliiĝas ankaŭ idaj homoj.
La kara viro bone scias,
ke nia land' pri beboj krias.
Li tial kreis tian neston,
por havi ofte bebofeston.
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.