Jen kanono en muzeo, en ties ununure deca loko! Mi fotis ĝin en la fortikaĵo Königstein, kie ankaŭ la fama Bakunin kiel punkaptito pasigis certan tempon. (HGK)

Hans-Georg Kaiser
Letero pri Heine al Barshevskiy


Nu, Heine estis enorme multflanka, kaj ankoraŭ nun tre influriĉa en la literaturo kaj imagu, tiu homo tute ne estis sana, kiel oni povus supozi pro lia gajeco. Li havis ĉiam fortajn korpajn dolorojn pro diversaj malsanoj, kaj jam kiel junulo, kiam li migris tra la montaro Harco! Sed se oni legas lin, oni rimarkas nenion pri tio! Ke li tiom suferis, mi ne menciis en la letero al Ljubomir. Certe li uzis la literaturon kaj la pensadon ankaŭ kiel rimedon por forgesi la ĉiamajn dolorojn, tio estas interesa afero, ĉar ankaŭ aliaj konatuloj suferis seninterrompe je doloroj, ekzemple Nietzsche aŭ Ivan la Terura:).

Mi scias, ke la rusoj ege admiras la „kamaradon Heine“, kaj ne sen kaŭzo, li estas ja aŭtentika parenco de Puŝkin, sendube, ambaŭ havis tiun eksterordinare facilan kaj gracilpaŝan spiriton. Se Heine ne estus, mi eble neniam estus okupiĝinta pri poezio, unue mi estis amatora filozofo, antaŭ ol mi ekinteresiĝis pri poetoj kaj poezio. Do, mi legis antaŭ Heine Markson, kaj nur poste, pro Marks ankaŭ Heine, kaj tiu estis releviĝo por mi, elirvojo el mia trista mondo en provincurbeto plena de stultuloj, kiuj eĉ ne plu devenis, kio tio estas: libera spirito. Tiu homo malfermis al mi tute novan perspektivon, li montris al mi, ke oni NE DEVAS ESTI DENTGRINCIGA ŜTIPKAPULO por trakti homarajn temojn dece. Heine estas mia enkorpiĝinta idealo, de libera mirinda homo, kiu jam staris sur la barikado, kiam ĉiuj ankoraŭ dormis: „Enfant perdu“, tiu poemo estas la pura vero. Li batalis preskaŭ ĉiam sola, Germanio ja elĵetis lin pro mokego al nobelaj aŭtoritatuloj, do, li batalis antaŭ ĉio en Parizo, do en fremda lando, inter alilingvanoj por Germanio kaj demokratio. Sed tio ne malhelpis lian mondan famiĝon.

Do, mi persone havas tute specialan rilaton al Heine. Miaj plej grandaj herooj dum juneco estis Heine kaj Marx, pro diversaj kaŭzoj ankaŭ Bakunin, de ĉiuj mi lernis tre gravajn aferojn. Ili estis mia ekipaĵo dum mia juneco, mia kompaso, antaŭ ol aldoniĝis tiaj uloj, kiaj Jack London kaj B.Traven aŭ Errico Malatesta.

Sed, se mi falas en abismon de morna tristo pro troa soleco, mi legas mian koramikonHeine, kaj tuj mia vigla gajema spirito revekiĝas, tuj mi rememoras, ke oni ne devas esti partiano de banditoj kaj de idiotoj aŭ de fanatikaj desperaj bomboĵetantoj por povi batali por la homaro.

Nu, Heine estas ankoraŭ nun mia mastro kaj mi estas lia fidela adepto, lia Sancho Pansa, kiu scias, ke li neniam atingos la majstrecon de la mastro, sed mi agos tamen en lia senco, mi defendas lian heradaĵon, ĉar jam tiu estas sur la ĝusta vojo, kiu komprenas tian mastron.

Tio, kion Heine postulis: demokrata socio, en kiu arto kaj scienco ekfloros kaj la libero diboĉos kun la virgulino Eŭropo en unua kiso, ankoraŭ ne estas atingita, la idealoj de Heine estas plu taŭgaj idealoj kaj fidindaj vojŝildoj. Kiel diri? Heine postulis demokration, liberon kaj socialismon por ĉiuj, kaj ĉion samtempe, ĉu oni povas postuli pli? Certe ne. Heine ankaŭ sciis, kiel Bakunin, ke socialismo sen libero estas trompo, danĝera monstro. Kaj li avertis jam la „doktorojn de la revolucio“ Markson kaj Engelson, kiel ties amiko persone, ke ili ne subtenu malgraŭvole la falsajn idolojn kaj ne dronigu la idealojn de la homaro en ŝajnscienca galimatio. La meritoj de Marks kaj Engels estas neforviŝeblaj, sed pravas, ke ili ne pensis kiel poetoj, ne kiel homoj, kiuj ĈION inkludas en la novan socion, ili pensis unuavice NUR ekonomie, kaj tio estis ilia eraro plej grava. Heine neniam lasis sin kapti de tiaj nuraj ekonomiaj devizoj kaj postuloj. Por li socialismo sen poezio kaj amo kaj homafableco ne estis imagebla. Li ne volis rezigni pri tio, kio estas bona ĉe Jesuo Kristo. Kaj li pravas! Tia socialismo sen libero, sen homamo ne taŭgas – kiel ni nun scias pro sufiĉe da sangoplenaj ekzemploj.

Se ni, la homaro, iam estos iel tiel, kiel Heine estis, ni estos vere liberaj kaj amos la homaron tiel, kiel jam la saĝulo Diogeno ĝin amis, sen borsopoŝkalkulilo en la ĉemizpoŝo kaj sen piki al aliaj la ponardon en la dorson aŭ sen sendi flugraketojn en ties manĝoĉambrojn rekte tra tegmento, nur ĉar tiuj ne volas kompreni ke ni, la mezpunkto de la universo, estas pli egalaj ol ĉiuj aliaj egaluloj kune. Tiam armiloj staros en muzeoj kaj Heine estos eĉ pli fama ol nun, car oni nur tiam vere ekkomprenos, kion li efektive celis dum sia tuta vivo.

Via Hans-Georg!

Heinrich Heine
Enfant perdu


Izola gardstaranto de l' libero,
jam tridek jarojn mi eltenis dure;
mi sciis, batalant' sen venkespero,
ke hejmen ne revenos mi sekure.

Tagnokte viglis mi, ne povis dormi
kiel amikoj miaj sub la tendoj
(la laŭta ronk' de tiuj bravaj por mi
estis vekilo inter dormotentoj).

Dum tiuj noktoj kaptis min enuo
kaj tim' (nur frenezul' estas sen timoj!);
por ilin peli, fajfis mi kun ĝuo
kanzonon mokan kun arogaj rimoj.

Mi staris vigle, kun fusil' en mano,
kaj se proksimis suspektinda ulo,
mi pafis bone, trafis de l' kompano
la fian ventron per brogvarma bulo.

Povis okazi foje, jes, kaj rei,
ke sciis pafi kun trafem' sen manko
aĉulo tia same- kial nei?
La vundoj faŭkas, fluas mia sango.

Posten' jam vakas... Miaj vundoj faŭkas!
Se iu falas, rot' plumarŝi devas.
Sed nevenkite falas mi, plu taŭgas
armiloj miaj - nur la koro krevas.

(1851)

tradukis (kaj bonege) Waringhien

PS:
Enfant perdu: soldato, kiu iras esplore antaŭ patrolo, en riskoplena entrepreno

https://cezaroriginaloj.blogspot.de/