Hans-Georg Kaiser
Letero pri Heinrich Heine


Kara amiko Ljubomir,

mi tute ne pensis, ke vi povus elekti ĝuste tiun poemegon "La sklavoŝipo" por la oktobra numero, sed mi fieras, kompreneble. Ĝi estas bonega poemo, kiu "pruvas", ke Heinrich Heine verkis ne nur poemojn pri belaj damoj kaj neplenumeblaj amdeziroj, kvankam la sama homo ĉe sia riĉa onklo en Hamburgo fakte kapablis dum jaroj adori ties filinon, kvankam ŝi estis antaŭ ĉio dorlotita filino de riĉa patro. Li eĉ prikantis statuon en la parko de la onklo, kiu similis al ŝi, ĉar ŜI tute ne volis havi ion komunan kun tiu knabo, kiu, konsentite, ne tre virece aspektis, ĉar li havis ion inecan, ne tre "maĉisman", jen tipe svelta romantika poeto kun manko de mono ktp...

Sed kion fari, ĝuste pro tiu "nervosegulino" Heine famiĝis per siaj poemoj – ĉar li flegis siajn amkonfliktojn per poemoj, la mirinde bela poemaro "Libro de kantoj", la lasta majstroverko de la romantika poezio, estis skribita nur por ŝi, por tiu fiino, kiu tute ne akceptis lin kiel homon. Mi iam legis ĉion tion en la libro "La tago enamiĝis en la nokton", jen bonega biografio de ruso pri tiu poeto, kiu kiel poeto estas al mi la plej kara el ĉiuj, ĉar li, tiu salonleono, tiu afabla, mokema, ironia kaj prudentega ulo volis interplekti la amon al la damoj kun la amo al la homaro, por tio mi amas lin eĉ pli ol ĉiujn aliajn.

Ĉu vi scias, ke ĝuste li metis la bazan demandon de la filozofio? Ne Engels faris, ne Marks kaj ne Hegel, li faris! Ĉu vi scias, ke ĝuste li, tiu konvertita judo kaj framasonisto, kvazaŭ aŭguris plej klare la sekvojn de certaj avangardaj ideoj de Karl Marks kaj Friedrich Engels, de "la doktoroj de la revolucio", kiel li mokis ilin iam en letero. Siajn dubojn li priskribis en sia poemo "Migrantaj ratoj" kaj en la antaŭteksto por "Lutetia", en kiu li jam supozis en certa paniko, ke la komunistoj uzos la paĝojn el liaj poemkolektoj por rulumi el ili cigaredojn, ke ili tretos sur la bluan floron, tiu simbolo el la germana romantikismo, (kiu ankaŭ por mi mem estas la plej bela el ĉiuj:-). Kiom li pravis, almenaŭ parte! Ni devis lerni tion pro ovetunio kaj pro aliaj stalinismaj landoj – ankaŭ pro la "kulturrevolucio" en Ĉinio.

Sed konsentite, tiel terure la sorto Heine en GDR fine ne estis, ĉar liaj libroj kaj la poemoj ĉiam havis eksterordinare grandajn eldonkvantojn kaj amason da ŝatantoj – mi estis unu el tiuj multnombraj fidelaj adeptoj! La eldonoj de liaj verkoj atingis parte la kvantojn de verkoj de Marks kaj Engels, vere, mi ne mensogas. En ĉiu instrulibro pri beletro li enestis. Sed kial? Ĉar li estis Heinrich Heine? Ne! Sed ĉar li estis amiko de Karl Marks. Pro tio unuavice.

Ke li estis ankaŭ tiu, kiu jam kiel amiko de Marks tute komprenis, ke la revolucio sen poezio kaj homafableco devos fiaskiĝi, oni prisilentis kutime aŭ eble simple ne komprenis tion. Tion oni ja ankaŭ nun ne volas ekkompreni en certaj revoluciemaj rondoj. Ĉu vi scias, ke li savis infanon de Marks, ĉar Marks ne sciis kiel trakti la malsanegan infanon? Heine sciis kiel agi, li estis ĉirkaŭ dudek jarojn pli olda, aŭ eĉ pli, ol la juna "fajrokapo" Karl Marks – kaj eĉ pli praktika homo en la ĉiutaga vivo! Imagu! La poemego "Germanio- vintrofabelo" estas fakte ekestinta en la kunlaboro kun Marks, frukto de ilia amikeco, Heine skribis la versojn kaj Marks ĉiutage legis kaj komentis kaj plibonigis ilin. Kaloĉaj tradukis partojn el tio: "Jen nova kanto".

Kiel mi jam aludis, Heine estis ankaŭ filozofia verkisto, kaj entute universalgeniulo en la senco de la renesanco, kion pruvas lia multfaceta verkaro. Ke Heine metis kiel la unua la faman demandon pri la baza demando de la filozofio: (Kio estas pli origina, la menso aŭ la materio, la spirito aŭ la viando?) Engels en iu libro konsentis sen envio. Konsentite, tiuj du junulaj revoluciuloj, la redaktoroj de la fama gazeto "Rheinische Zeitung" (Rejna gazeto), Marks kaj Engels, siavice tre impresis "la izolan gardostaranton de l' libero", do Heine, kiel li nomis sin mem en la poemo "Enfant perdu", tradukita de Waringhien:

Izola gardstaranto de l' libero,
jam tridek jarojn mi eltenis dure;
mi sciis, batalant' sen venkespero,
ke hejmen ne revenos mi sekure.

Sed Heine estis multe pli ol nur radikala batalanto por demokratia socio, interalie ankaŭ superba ĉarma ĝentlemano kaj edzo kaj dum la lastaj dek jaroj grave malsana kaj ligita al sia lito, sed tamen plu verkisto. do eĉ tiam plu batalanto, kies edzino Mathilde pro liaj malsanoj verŝajne pli ofte kun aliaj "gedormis" ol li kun ŝi. La liberamanton Heine tio ŝajne ne tre ĝenis.

Kompatindulo Heine, tiel brila kaj tiel ĉielire inteligenta kaj sentoplena, kaj tamen li estis ankaŭ la afabla servisto de "Grisette", do de iama publikulino en Parizo, ĉu? Sed kial ne? Prostituitinoj estas ofte pli interesaj ol grizulinoj, kiuj sidas dum la tuta vivo hejme en kuirejo, same prostituigita kiel la damoj kun la dubinda famo, nur alimaniere kaj pli kaŝe. Nu, nenio homa estu al ni fremda. Ĉiuj grandaj viroj, ĉiuj gravuloj, havas ankaŭ ion ridindan je si, mi neniam spertis tion alie. Tre bone diris tion la sprita franco Napoleono, kiu pro multaj militoj ŝajne fine spertiĝis pri tio:" De l‘ grandeco ĝis la ridindeco estas ofte nur eta paŝo!" Ĉu oni povas diri tion pli bele? Certe ne! Kaj ankaŭ la genia Heine ridindigis sin pro diversaj amaventuroj.

Do, por fini mian rapide skribitan kaj poste de mi korektitan ekskurson pri Heine: La sklavoŝipo ekestis, ĉar la poeto akceptis, ke la "migrantaj ratoj" devas mem zorgi por tio, ke ili iam povos vivi pli bone. Tial ili ankaŭ, „armitaj per la supologiko por vakaj ventroj, senprobleme transsaltas la plej subtilajn sofismojn“, kiel Heine esprimas tion en la poemo "Migrantaj ratoj". Sed Heine tamen, kontraŭvole kaj kun grincantaj dentoj, akceptis tion. Eĉ, se estus katastrafo por liaj poemoj. La revolucio laŭ li devis esti, ĉar sen revolucio ne povas ekesti senhipokrita vera demokratio kun homafabla vizaĝo.

Tiel li pensis – kompreneble ne ĉiam; kaj nur en certaj tempoj kaj cirkonstancoj montriĝis tio ankaŭ eksplicite en liaj verkoj. Tiu multvizaĝa homo, kiu staris per unu piedo sur la barikado por la homaro, kaj kun la alia kiel spiono en la ministerio de la franca sekreta polico, por kio li ricevis ĉiujaran „salaire“.

Ĉu Heine estis do perfidulo? Mi pensas, ke ne. Ankaŭ en GDR ne ĉiuj membroj de la sekreta ŝtatpolico estis friponoj, kelkaj pensis honeste, ke tiu servo necesas, kion mi persone neniam komprenis. Kiel mi povus esti socialisto kaj spiono de amikoj samtempe. Tio laŭ mi apenaŭ eblas. Heine pensis alie pri tio. Li sciis kiel oni malfermu monfontojn. Tre simpatia ulo Heine tamen estis, spite al certaj makuloj.

Ankaŭ Zamenhof estis adoranto de Heine, li majstre tradukis diversajn poemojn de Heine. Ekzemple la belegan poemon "Ilzo".

Heinrich Heine estis poeta giganto kaj granda filozofo kaj majstro en multaj pluaj kampoj. Interalie ankaŭ akralanga teatrokritikisto - pro kio li en lia tempo estis plej timata en Parizo. Liaj teatraĵoj ne tiom plaĉas al mi, nu jes, mi iras nur malofte en teatron, kaj tiukaze nur en klasikajn koncertojn. Mi ne estas eksperto por teatraĵoj, male al vi, dramaturgo, redaktoro kaj amiko Ljubomir!

PS:
La letero estas verkita antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ankoraŭ ne estis persona non grata ĉe Literatura Foiro kaj ĉe Civito. Mi denove legis ĝin ĝuste, ĉar ĝi estas bezonata en Heine-projekto de usonano, kaj mi iom plibonigis ĝin dum la legado, ĉar mia nuna Esperanto estas certe iom pli bona ol tiu, kiun mi verkis tiam. Tio estas entute problemo pri mi, ke miaj tekstoj kaj tradukoj ŝanĝiĝos ĝis mi estos morta. (HGK)


http://cezaroriginaloj.blogspot.de/