Kara Emanuele,

Jen belega kanto, en Germanio ĝi estas tre konata en multaj versioj. Mi amas la kanton de mia infaneco, mia onklo havis sondisketon kun la titolo, kaj ĉe li mi ofte aŭdis ĝin laŭ belega germana versio, kiu estas simila al via! (Marina, Marina, Marina, für mich bist Du die Schönste in der Welt....). Kaj, se mi aŭskultas la ŝlagron, mi ĉiam pensas denove, kia diino estis Marina, ke kantisto skribis tian semorteblan kanton por ŝi!

Jen popolkanto en la plej bona senco de la vorto. Mi imagas Marinan ne kiel riĉulinon, sed kiel belulinon el la simpla popolo. Kaj tiuj estas, kiel ĉiu scias, la plej belaj kaj plej ravaj:) En Germanio ekzistas margarino kun la nomo Marina. Kaj mi certas - nur pro tiu kanto. Sed kio estas margarino kontraŭ Marina? Nu, nur negrava apuda kaj ĉiutaga afero:) Sed Marina estas unika, kiel la kanto kaj kiel ĉiu linda ĉarma ina persono, kiu ensorĉigas virojn. Dankon, ke vi kantas tiun glorkanton al tiuj mirindulinoj eĉ en Esperanto por ni ĉiuj!

Amike, Cez!